Ne ĉiam serioza tiu fotito. La loko estas meditinspira. Mi staras en Pollando (rande de Świnoujście), dum la terlango en la fono estas en Germanio. Homoj promenas senkontrole trans la landlimon ambaŭdirekte. Kiam ĉiuj landlimoj estos tiaj?
La tuta esperantista medio havas timige limigitan horizonton, ĉar ĝi estas ege eŭropcentra. Jes, ankaŭ SAT estas trafita de tio. Sed se ekzistas asocio, en kiu rimarkeble multaj membroj provas per siaj limigitaj rimedoj dubindigi la kulton de etneco (kiun esperantistoj de aliaj medioj vivtenadas) kaj forviŝi la landlimojn, kiujn oni konstruis ankaŭ en la kapoj de homoj, tio estas SAT.
Staras viro je la mar',
evidente jen sen far'.
Li pleziure nur meditas,
ne al la naturo spitas.
Pensas li pri fora sent'
en alia kontinent'.
Sinkas li en belan revon,
celas tute ne la devon,
Reaperas lia viv',
infanec' sen konjunktiv'.
Panjo eĉ al li parolas,
ĉu li hemjen veni volas.
'Panjo, paĉjo, kia tem'!
Kie estas mia hejm'?
Tie, kie mi nun vivas?
Tie, kie mi nur drivas?
Ĉu la hejm' estas edzin',
kiu amas, ŝatas min?
Kie estas mia hejmo?
Ŝajne estas ne problemo.
Hejmo estas ja por ni,
kie iun amas ni.
Kie homoj ŝatas ion
kaj ne nur eltenas ĉion.
PS: Mi ĵus verkis tion ĉe la rigardado de la foto, sur kiu troviĝas amiko Gary Mickle, kiu iam kontrollegis tradukon de mi: "La Mortula Ŝipo" de B.Traven.
Saluton al vi kaj al Maria, Gary!
20 months ago
(
permalink
)
Cezar (Kaiser) edited this comment 20 months ago.
Fernando Maia Jr. says:
Gary Mickle says:
Maria Mickle says:
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) says:
"senlandlima pensado"
[???ESPERANTO???]
Cezar (Kaiser)pro says:
Gary Mickle replies:
Cezar (Kaiser)pro says:
Kie estas hejme?
Staras viro je la mar',
evidente jen sen far'.
Li pleziure nur meditas,
ne al la naturo spitas.
Pensas li pri fora sent'
en alia kontinent'.
Sinkas li en belan revon,
celas tute ne la devon,
Reaperas lia viv',
infanec' sen konjunktiv'.
Panjo eĉ al li parolas,
ĉu li hemjen veni volas.
'Panjo, paĉjo, kia tem'!
Kie estas mia hejm'?
Tie, kie mi nun vivas?
Tie, kie mi nur drivas?
Ĉu la hejm' estas edzin',
kiu amas, ŝatas min?
Kie estas mia hejmo?
Ŝajne estas ne problemo.
Hejmo estas ja por ni,
kie iun amas ni.
Kie homoj ŝatas ion
kaj ne nur eltenas ĉion.
PS: Mi ĵus verkis tion ĉe la rigardado de la foto, sur kiu troviĝas amiko Gary Mickle, kiu iam kontrollegis tradukon de mi: "La Mortula Ŝipo" de B.Traven.
Saluton al vi kaj al Maria, Gary!
Cezar (Kaiser) edited this comment 20 months ago.