Johano NL Uploaded on February 6th, 2009
by Johano NL

This photo is also in:

Libroj kaj aliaj eldonaĵoj esperante (Group)

slideshow 1332 docs.
Everyone's docs are displayed. View only Johano NL's docs.

Keyword tags

brokantajxoj

More information

This doc is public
All rights reserved
  1. Taken on February 6th, 2009
  2. View all sizes
  3. Download the original file (pro feature)
  4. 1 person added it to his favorites
  5. 862 visits

Moresnet 


MoresnetMoresnet
Libreto el 1908. Pri Neŭtra Moresnet, kiu landeto ŝanĝigis en "Amikejo".
Ĉu vi konas la veran historion?

Jen, adreso...
video.google.nl/videoplay?docid=-6942332229937461342&ei=
translate into English

3 Comments / add your comment?

Fernando Maia Jr.
Fernando Maia Jr. says:
Saluton Johano NL, mi ŝatas vian dokumenton kaj mi estus tre kontenta, se vi pretus aldoni ĝin al nia grupo Bibliografio de Esperanto. Dankon!

PS: mi ŝategis koni tiun historion, vere nekonita de mi. Kia interesega devas esti tiu libro... Kiom da paĝoj ĝi havas?
3 years ago
Bernardo
Bernardo says:
Dankon, Johano, pro la atentigo pri la profesie kaj bele farita, vidinda ret-filmo pri la historia kuriozaĵo Moresnet. Post mia vizito tie antaŭ multaj jaroj mi iom kolektis literaturon pri ĝi. En Esperanto oni povas precipe legi:

Pirlot, Germain (1987). Rigardo al neŭtrala Moresnet/Coup d′oeil sur Moresnet neutre. Oostende: La aŭtoro 1987, 30 p. (A5-broŝuro).

Gustave Roy proponis al la Dresdena Universala Kongreso en 1908 rezolucion pri Moresnet. Jen kelkaj artikoloj el tiu epoko:

R. De L. [= René De Lajarte] (1908). Diverslandaj Notindaĵoj - Neŭtra Moresnet
La Revuo 3a jaro, 1908, n-ro 1 (25) Feliet. 3: "..prof. Roy intencas proponi al la Kvara Kongreso, ke oni starigu en tiu ĉi neŭtra landpeco sidejon de "Int. e-ista federacio" k "Centran Eo-Konsulejon". .. tiu teritorieto jam laŭproporcie la plej e-istigita .."

Via libreto estas recenzita de:
N.I. (1908). Projet d′un Etat espérantiste indépendant (Moresnet-Neutre) par Gustave Roy. Paris: Librairie de l′Esperanto. 21 p. en: Lingvo Internacia 8a jaro, 1908, n-ro 5 (173), p. 235 ("interesa projekto" kun citaĵo el Germana Esperantisto, 1a duono de 1908).

Roy, Gustave (1908). Neŭtra Esperanto-Ŝtato kaj Dresdena Kongreso. En: Japana Esperantisto 3a jaro, 1908, n-ro 8 (Aŭg.), p. 108: 1. Kio estas E-Ŝtato? 2. Kion ni proponos al la Dresdena kongreso? 3. Kial ni bezonas E-ŝtaton? 4. Kial ni elektas Neŭtran Moresneton?

Modernaj traktaĵoj krom tiu de Pirlot estas:
Veen, Saskia (1991).IJR-anoj konatiĝu kun la forgesita lando de Moresnet. En: Sennaciulo 62a jaro, 1991, n-ro 7-9 (Jul.-Sep.) (1033-1035), p. 82
kaj
Lavarenne, Christian (1991). Vizitinda esperanta historiaĵo. En: Lavarenne, Christian (1991)
Vizitinda esperanta historiaĵo. En: Sennaciulo 62a jaro, 1991, n-ro 6 (Jun.) (1032), p. 71

Multaj pliaj informoj kaj literaturo en la lokaj lingvoj troveblas sur www.moresnet.nl/esperanto/index_es.htm.
3 years ago
Bernardo
Bernardo says:
P.S.: Cetere ekzistas ankoraŭ plia kuriozaĵo sur la Vaal-monto, la plej alta punkto de Nederlando. Nome, ne estas unu plej alta punkto, sed ... tri! La historie definitan plej altan punkton oni vidas en la filmo. Estas tiu, kie staras la memorŝtono kaj kiu troveblas sur la kutimaj poŝtkartoj. Sed jarcenton poste oni denove mezuris per modernaj metodoj kaj konstatis, ke oni tiuepoke iom eraris kaj ke la vere plej alta punkto situas kelkajn metrojn flanke. Do jen numero 2. Kaj fine oni iom altigis kaj glatigis iun terenon por konstrui amuzejon. Ĝi, numero 3, estas ankoraŭ kelkajn centrimetrojn pli alta, sed artefarita. Do vi devas decidi: Ĉu la historio punkto, la vera natura aŭ la fakta, sed arte farita. Kiel oni vidas: Difini plej altan punkton en malalta lando ne ĉiam estas facile ;-))
3 years ago

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to comments on this doc.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Polski new | Svenska | Русский new | More ...