Interreta fotilo registras okazaĵojn ĉe fiŝagla nesto sur insulo en Sudokcidenta Finnlando. Mi metis ĉi tien kelkajn ekrane kaptitajn fotojn, kiuj montras la alvenon de printempo, kiam fordegelas la mara glacio, kaj vivon de birdoj en la nesto. La neston iam konstruis fiŝagloj, sed ankaŭ maragloj ŝajnas interesiĝi pri ĝi. Ambaŭ specoj videblas en la bildoj.
La fotilon metis kaj posedas la Faka Altlernejo en Turku (www.turkuamk.fi) kaj ĝi troviĝas sub la adreso natureit.net/site/saaksikamera.php. Vidu ankaŭ mian blogan artikolon de la 19-a de marto 2009 kaj postajn (3, 5, 6, 8 aprilo).
|
|
Feeds for Aglejo
–
Subscribe to the latest docs of this album.
Libroj18 docs |
ILEI, Ranzan, Japanujo, 2…30 docs |
En lernejoj, 19617 docs |
El finna naturo35 docs |
Nomoj16 docs |
… view all of them? |