La Podlaĥia Simfonia Orkestro, kun ĥoro kaj kantosolistoj, finas sian koncerton per la finalo de la 9-a simfonio de Ludwig van Beethoven. Sur urba placo, en dolĉe varma Bjalistoka vespero la publiko urbana kaj kongresana aŭskultas majestan kantadon en Esperanto. (Aperas ankaŭ en mia blogaĵo de la 7-a de aŭgusto.)