Harri Laine Uploaded on July 15, 2009
by Harri Lainepro

This photo is also in:

The Rosetta Stone (Group)

slideshow 67 docs.
Everyone's docs are displayed. View only Harri Laine's docs.

Keyword tags

Taivalkoski

Geotag

(View 1 doc on the world map)

More information

This doc is public
All rights reserved
  1. Taken on Wednesday July 1st, 2009 at 10:23
  2. View all sizes
  3. Download the original file
  4. 130 visits

Atentu, boacoj! 


Mi ekveturis de Kajaani kaj mia vojaĝcelo estas Taivalkoski, ĉ. 200 km norde. Jen mi alvenas al Hyrynsalmi kaj tie renkontas la sudan limon de la Boaca Regiono, kiu ampleksas la tutan nordon de Finnlando, ĉirkaŭ trionon de la lando. Tie regas specialaj leĝoj pri rajto bredi boacojn kaj ilin paŝti. Ankaŭ kelkaj grandaj rabobestoj estas tie malpli strikte protektitaj ol en la ceteraj partoj de la lando. Antaŭ ĉio: veturiganto de aŭto memoru, ke la bestoj povas staradi sur vojoj aŭ kuri antaŭ aŭton. Ekzistas eĉ konsiloj, kion fari, se kolizio grave vundis boacon: kiel senkonsciigi ĝin kaj ellasi la sangon. Mi supozas ke la plej multajn urbanojn ne tre allogus tia tasko.

Ankaŭ en blogo.

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to comments on this doc.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...