Fine de decembro 2011 post bonega koncerto de la blovorkestro Sieber la publiko postulis aldonan ludadon. Kelkaj muzikistoj kaj la loka entuziasma publiko komencis kunkanti. Estis belega travivaĵo por la en- kaj eksterlandaj partoprenantoj de la alternativa novjarfesto SANO-2 en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo.