Michael Lennartz

Michael Lennartz

Posted on 03/11/2010


Photo taken on March 11, 2010


See also...

Esperantoj Nordaj Esperantoj Nordaj



Keywords

taso
Esperanto
Tasse
Werbung
varbado


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

1 968 visits

Aktuala varbilo - Neuzeitliche Werbung - Esperanto-Tassen

Aktuala varbilo - Neuzeitliche Werbung - Esperanto-Tassen
Privata ludaĵo: Tasoj varbas por miaj retejoj.

Leiela (MCR), Urszula, Natali, Vemer have particularly liked this photo


10 comments - The latest ones
Frank Merla
Frank Merla
Bona ideo. Ĉu vi uzas ilin publike?
7 years ago.
Thierry Salomon
Thierry Salomon
AKTUALA????? varbilo....
7 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
@Thierry: nu jes, almenaŭ por la nunaj tempoj.

@Frank: Ne. Tamen, se mi trovas konvenan honor-lokon en mia kutima restoracio ...

Fakte tiajn objektojn mi havigas al mi, por ke mi havu ilin, se iam venos konvena okazo por utiligi. Ofte mi spertis, ke oni renkontas amikon aŭ situacion, kiu povus elmeti atentigilon pri E-ton, sed ĝuste tiam oni ne havas ion ajn.

Kaj por demonstri: jen, tiujn eblecojn ni havas por dece atentigi pri E-to. Tiuj tasoj estiĝis laŭ speciala oferto de la konata granda produktanto de vizit-kartoj.
7 years ago.
Thierry Salomon has replied to Michael Lennartz
Sed kial elekti tiun "sukcesegan" emblemon?
7 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
Ĉu ekzistas plu sukcesa emblemo? La verda stelo (mi preferas ĝin kun "E") estas LA simbolo de Esperanto.

Ĉu vi celas pli "profundan" diskuton? Pri la simbolo ... Mi ne estas vere feliĉa pri ĝi, sed mi same ne estas feliĉa pri la ĉapelhava alfabeto de E-to kaj multaj aliaj aferoj. Do mi akceptas E-ton tiel, kiel ĝi estas kaj ekzistis ek de pli ol cent jaroj.

UEA kaj TEJO plurfoje (trifoje?) havis la ŝancon enkonduki pli impresan simbolon, kaj ili fiaskis.

ĈU ni komencu temon "Nova emblemo por Esperanto"? Mi volonte faros.
7 years ago.
Bernardo
Bernardo
Mi ŝatas la diakritajn literojn kaj mi pensas, ke la "rugbea pilko" estas tute bona simbolo.
7 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
@Bernard: Mi ne diris, ke mi malŝatas la diakritajn leterojn (ili donas ion apartan al la lingvo), sed ke mi ne estas feliĉa. Ni havas unikodajn tekstojn (bone), x-signitajn kaj h-signitajn, kaj la ĉifrumado en la teksto mem (c^ ...) estas eĉ pli aventureca. Tio certe ne helpas akcepti E-ton, nek apliki ĝin. Sed mi tute ne celas diskutadon pri tio, ĉar mi plene akceptas la lingvon tiel, kiel ĝi estas (kun tiu alfabeto!).

Kiun rugbean pilkon? Ne, kompreneble mi scias, pri kio temas. Sed iru al la retejo de UEA aŭ TEJO. La pilko ne plu ekzistas. UEA tute ne havas simbolon (aŭ tiuj koloraj areoj estas simbolo), TEJO uzas la Michelin-viretan verdan stelon. La Microsoft-simbolo de UEA estas, nu jes, Microsoft, sed ne UEA, nek Esperanto.

Do ni dece kaj maltrudiĝeme pripensu novan simbolon por Esperanto - kaj uzu la verdan stelon.
7 years ago.
Bernardo has replied to Michael Lennartz
Uf, vi pravas pri la retejo de UEA. Tre malprofesie rezigni pri simbolo.
7 years ago.
Hans-Georg Kaiser
Hans-Georg Kaiser
Cezar

La ruza tasotruko

Dum vi el taso trinkas,
adresoj en vin sinkas.
Se ĝi vin jubiligas,
la kafo trankviligas.

Tasforma kart' ĝi estas
kaj ĉiam manifestas,
ke Esperanto vivas,
por nova sensitivas.

*
http://www.ipernity.com/blog/cezar/252518
*
7 years ago. Edited 7 years ago.
Hans-Georg Kaiser
Hans-Georg Kaiser
Cezar

La verda stelo kiel ruĝa tuko

La taŭroj havas la ruĝan tukon
por ekscitiĝi.
La diablo furioziĝas,
se li nur ekflaras baptoakvon.
Sed certaj esperantistoj
furioze ekkoleriĝas, se ili nur ekvidas
verdan stelon.

Tiam tiuj tuj tiom ekscitiĝas,
koleriĝas kaj furioziĝas,
ke ili elpensas multajn novajn simbolojn,
kiuj anstataŭu la malamatan verdan stelon,
kvankam la verda stelo dekomence estas
la simbolo de Esperanto.

Kial ili reagas tiel?
Kial ili ne povas esti toleremaj
kontraŭ malnova simbolo, kiun portis
multaj pioniroj de Esperanto
kaj multaj esperantistoj post ili
kun fiero?

http://www.ipernity.com/blog/cezar/252540
.
7 years ago. Edited 7 years ago.