Michael Lennartz

Michael Lennartz

Posted on 03/09/2009


Photo taken on March  9, 2009


See also...

Bibliografio de Esperanto Bibliografio de Esperanto



Keywords

Esperanto
Bibliografio


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

1 295 visits

Weinhengst, H.: Tur-Strato 4

Weinhengst, H.: Tur-Strato 4
Johannes (Hans) Weingeist aperigis tiun originalan romanon en 1934. Pri la auxtoro ni scias preskaux nenion, la malmulton skribas R. Haupenthal en sia postparolo.

Fine de la 1920a jaroj ni renkontas du familiojn el la viena Tur-Strato 4. Estas tempo de tutmonda ekonomia krizo, kaj la cxefrolantoj apartenas al la malgajnantoj. Senlaboreco, malsaneco, malbonaj logxkondicxoj, krimo, senespera amo plenigas la tagojn kaj semajnojn. Nur unu konstanto restas: la morto.

En germana lingvo ekzistas longa vico de tiuj romanoj, en Eo gxi estas preskaux unuika: Raporto pri la malfacila vivo de laboristoj. Unu post la alia perdas sian laboron, la senlaborula subvencio cxesas, malsato kaj malsano senesperigas.

Weinhengst konis tiun vivon, li mem estis ofte senlabora, apud helplaboroj li okupigxis idealisme pri Eo, gvidis kursojn, skribis tiun romanon. Do jes ja, ekzistis alternativo al senespereco (ne Esperanto, sed la okupigxo pri politikaj aux kulturaj temoj), sed Weinhengst prezentas la tiaman laboristan realecon gxis amara fino.

Comments
Bernardo
Bernardo
Simila stilo, temo kaj tendenco ekzistis ankaŭ en la film-arto de tiu epoko. Plej konata eble la "laborista" filmo "Mutter Krauses Fahrt ins Glück" de la german-pola reĝisoro kaj originala Esperanto-aŭtoro Jan Fethke (ps. Jean Forge).
8 years ago.