Michael Lennartz

Michael Lennartz

Posted on 05/26/2012


Photo taken on May 26, 2012



Keywords

esperanto
1911
Leipzig
karikaturo
humoro


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

501 visits

Moderna Humoro (1911)

Moderna Humoro (1911)
Moderna Humoro n-ro 1, Aprilo 1911. 16 paĝoj plus kovrilo. Eld. Fritz Stephan, Leipzig.

Marian Vochin, Bernardo, Bojana have particularly liked this photo


12 comments - The latest ones
Michael Lennartz
Michael Lennartz
Mi ne scias, ĉu ekzistas pliaj numeroj. Informu min, se vi deziras kompletan PDF-dosieron (13,3 MBajtoj).

La 3a kovril-paĝo enhavas anoncojn por
- UNIVERSO, klubo de kolektantoj de poŝtkartoj kaj poŝtmarkoj
- Moderna Esperanto-Biblioteko (eldonanto: Fritz Stephan)
- Esperanto (gazeto de UEA)
- poŝtkartoj kun la "Galerio de konataj esperantistoj"

La 4a (do dorsa) kovril-paĝo enhavas anoncojn por
- La esperantisto (gazeto de la Verband Deutscher Esperantisten")
- Verda Stelo, monata oficiala oragno de C. M. E (Mexico9
- The British Esperantist
- La ondo de Esperanto (!) (Moskvo)
- diversaj libroj

Mia ekzemplero jam disfalas. Kion fari?
2 years ago.
desespero
desespero
Mi ŝatus havi la PDF-dosieron. Antaŭdankon.
Ĉu vi vidis tiun ĉi paĝon, www.ebay.de/itm/ws/eBayISAPI.dll?ViewItem&item=400297471254#ht_608wt_1002 ?
2 years ago.
desespero
desespero
Jes, nur unu numero aperis.
Mi kopias el Enciklopedio de Esperanto, vol. 1, p. 183. Sub artikolo "Gazetaro", "Faka Gazetaro", "Spritaĵoj"
Spritaĵoj. La unua kaj ĝis nur plej bela kaj plej bona spirita gazeto estis La Spritulo, kiu aperis grandformate dum tri plenaj jaroj. Simila estis Jen, sed daŭris nur unu jaron, La ridetanta E-isto nur duonan jaron kaj unu n-ro aperis nur de Moderna Humoro, La Pulo kaj E-Spritulo. Specialaj gazetoj estas tiuj, kiuj ŝerce kritikas la E-istojn aŭ okazintaĵojn en la grupoj kaj en E-ujo: La Konfidenculo, Jen (Zürich), La Vero kaj ankoraŭ hodiaŭ aperanta La Pirato.
2 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
Jes, tiu ebay-aĵo nun estas mia.

dl.dropbox.com/u/68564717/Moderna%20Humoro%201911%20-%20n-ro%2001.pdf

Cetere: Mi aĉetas tiujn objektojn nur kun la celo skani kaj publikigi ilin. Bedaŭrinde aliaj aĉetantoj ne faras tion, aŭ mi ne sciiĝas pri publikigitaj skanaĵoj.
2 years ago.
desespero
desespero
Koran dankon! Ĝi estas tre bela gazeto.
Mi fotis plurajn gazetojn por mia retejo Literatura Mondo, sed ne ĉiam havas tempon fari tion. Se vi volas, mi povas peti la alŝuton de la dosieron al projekto Bitoteko, ĉu vi konas ĝin?
Cetere, la libroj kaj gazetoj de mia galerio kaj albumoj mi posedas kaj povas foti (mi ne havas skanilon) ilin laŭpete. Do, mi nun ne povas foti ĉion, sed se vi deziras ion konsulti mi ciferigos por vi.
2 years ago.
Michael Lennartz has replied to desespero
Kompreneble oni povas alŝuti la dosieron al Bitoteko. Mi eĉ favorigas tion, ĉar ju pli ofte dosiero estas disŝutita tra la tuta interreto, des malpli mi timas, ke ĝi malaperas kaj estos netrovebla.
2 years ago.
Robo
Robo
Jes mi ege ŝatus havi la PDF-dosieron.
Antaŭdankon.
Mi bedaŭrinde jam fordonis miajn tutajn havaĵojn kaj al Dresdeno kaj al Herzberg. Se mi nun bezonas ion mi ĉiam devas petegi!
2 years ago.
Roland
Roland
Der Titel fehlt in Wikipedia. Gab es mehr als diese Nummer?

Mi aldonis la ĝisnunan informon.

eo.wikipedia.org/wiki/Fritz_Stephan
2 years ago. Edited 2 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
Nein, nur diese eine (vd. la komenton de despero).
2 years ago.
Cezar
Cezar
Kara Mikaelo,

jen amuza afero, ankaŭ pro "humuro kaj humoro":) . Mi prezentas ĝin en mia blogo
CEZAR- ESPERANTO - KULTURO.

cezarkulturo.blogspot.de/2012/07/moderna-humoro-gazeto-april-2011.html

Dankon, Cez!
2 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
Multan dankon, kaj mi legis vian blogon kun ĝojo.
2 years ago.
Cezar has replied to Michael Lennartz
En ordo, Mikaleo, certe ne estis la lasta fojo, ke mi uzis viajn trovaĵojn!
2 years ago.