Muziko

  • Photos| Docs

Slovaka folklora ensemblo HONT el Krupina

20 Aug 2016

857 visits

Slovaka folklora ensemblo HONT el Krupina

5minuta specimeno el prezentiĝo en korto de la sudbohemia kastelo Blatná 19.8.2016, kadre de la 22a Internacia Folklora Festivalo en Písek (Ĉeĥio) La urbo Krupina situas oriente de la kongresurbo Nitra. Filmis kaj tondis Pavla Dvořáková.
Bjelorusa popolkanto "Dolinuška" - ensemblo Strečanne

Location:
View on map

17 Aug 2017

582 visits

Bjelorusa popolkanto "Dolinuška" - ensemblo Strečanne

prezentiĝis kadre de la 23-a Internacia Folklora Festivalo en Písek (Ĉeĥio) la 17-an de aŭgusto 2017 la ensemblo devenas el la urbo Mazyr en suda Bjelorusio
Ĉeĥa folkgrupo Ginevra - kanto "Je akro de la glavo"

10 Sep 2017

1 favorite

498 visits

Ĉeĥa folkgrupo Ginevra - kanto "Je akro de la glavo"

Unu el miaj ŝatataj muzikgrupoj okupiĝantaj pri t.n. historieca folko, Ginevra el la urbo Příbram (ĉ. 60km sude de Prago) solenis 9.9.2017 dudek jarojn de sia ekzisto dum la 10-a festivalo "Svatohorská šalmaj" (Ŝalmo de Sankta monto), trapasinta en ĉarma kaj energie forta areo de al pilgrimloko super la urbo. Unu el kantoj de ilia vespera koncerto, per kiu programo de la festivalo finiĝis. Devizo el la refreno: "Ni neniam rampos kiel la blinda serpento, surgenui - nur pro amo, alikaze - firme stari..." retejo de la grupo: ginevra.cz oficiala kanalo de la muzikgrupo ĉe Jutubo: www.youtube.com/channel/UCrROY_aA6ylaa-vzpCX9ewA
Kelta muzikgrupo Shivers ĉe la Ŝtonponto en Písek

03 Apr 2018

650 visits

Kelta muzikgrupo Shivers ĉe la Ŝtonponto en Písek

La loka folkgrupo prezentiĝis dum Pasko la 31-an de marto 2018 kadre de la Printempa solenaĵo. Parto de unu tradicia instrumenta komponaĵo el la 30minuta koncerto. Pliajn kantojn el la KDoj eblas senpage elŝuti en www.shivers.cz/cz/32-ke-stazeni-download .
Finalo de la neformala inaŭguro de la muzika festivalo Praga printempo sur la insulo Kampa (2018)

15 May 2018

516 visits

Finalo de la neformala inaŭguro de la muzika festivalo Praga printempo sur la insulo Kampa (2018)

Fino de la simfonia poemo "Blaník" el la ciklo "MIa patrujo" de Bedřich Smetana eo.wikipedia.org/wiki/Bedřich_Smetana - rekta transsendo el la Salonego de Smetana de la Municipa DOmo en Prago en prezento de la Ĉeĥa filharmonio. Neformala senpaga abrablaetosa vespero sur la herbejo de la ŝtata insulo Kampa apud la Karola ponto, kiun mi ĝuis kun mia amiko kadre de mia naskiĝtaga semiajnfina restado en mia amata Prago. Registrite 12.5.2018
Polonezo

10 Jun 2018

359 visits

Polonezo

Ensemblo "Societo de sinjoraro en la fortikaĵo Lumbrikvilaĝo" el Hradec Králové (orienta Bohemio) dancas dum la urba solenaĵo en Písek (8.6.2018). Post barokaj dancoj en barokaj kostumoj estis prezenzita danco, kiu ja jam ekzistis fine de la 18a jarcento, sed en tiu ĉi kutima formo estiĝis nur en duono de la 19-a jarcento. Do ĉar pro teknikaj kialoj ne eblis tuj ŝanĝi adektvajn vestaĵojn, temas pri ioma historia miseto - tamen plaĉis al mi la prezentaĵo, tial mi ne povis rezisti al ĝia publikigo:-) retejo de la ensemblo kun belaj fotaĵoj: spolekpanstva.cz
Antonín Dvořák - Polonezo Es maĵor

29 Oct 2018

749 visits

Antonín Dvořák - Polonezo Es maĵor

Danca prezento de la fama komponaĵo verkita de la fama ĉeĥa komponisto eo.wikipedia.org/wiki/Antonín_Dvořák dum la Tago de la Respubliko (omaĝe al 100jariĝo de estiĝo de la memstara Ĉeĥoslovakio) eo.wikipedia.org/wiki/Ĉeĥoslovakio la 28.an de oktobro 2018 en la kulturdomo Střelnice (Pafejo) en Tábor (Suda Bohemio, Ĉeĥio) Bv. ĝui la elegantecon kaj noblecon de la danco same kiel kun plezuro ĝuis ĝin mi!