Mi kolektas diverslingvajn kaj diverseldonajn ekzemplerojn de la fama hungara romano de Ferenc Molnár : Pál utcai fiuk.
Mi celas kunmeti ekspozicion kaj rondirigi ĝin en lernejoj, bibliotekoj por ankaŭ tiel atentigi pri la multlingveco de nia mondo kaj la forto de literaturo, kiu pere de tradukaĵoj transportas kulturon.
La kolekton mi planas kunmeti pere de esperantistoj, kiujn mi petas enskribi kelkajn vortojn en la libron en ilia nacia lingvo kaj en Esperanto.
Kompreneble helpo de ne-esperantistoj ankaŭ bonvenas.
Se vi havas tiun libron aŭ povas por mi aĉeti ĝin, bv unue rigardi, ĉu ĝi jam troviĝas en la kolekto, kaj se ne, kontaktu kaj koresponde interkonsentu kun mi pri la sendo.
Mi pretas pagi la kostojn mone aŭ per libroj.
Se vi venos al UK, persona transdono de la libro eĉ pli bonas.
Dankon pro la helpo ankaŭ tiel propagandi Esperanton kaj la kulturon.
Artikoloj, fotoj pri al libro kaj ties tradukoj legeblas ĉi tie :
http://www.edukado.net/subject/19548
Dankon pro via helpo.
This photo has notes. Move the mouse over the photo to see them.
Send a message
Search for members


Manfredo says:
Do mi serĉis en Vikipedio kaj vidis, ke mankas ĉi tiun artikolon en Esperanto.
Vi devus verki ĝin.
Katalin Kovatspro replies:
Sed aŭtune mi faros ankaŭ pro Vikipedio. Dankon pro via rimarko.
Cetere bv. legi mian artikolon, axuskultu la sonmaterialon kaj poste legu ankaŭ la libron, valoras. :-)
Manfredo replies:
Interesa estas ankaŭ la vorto "ejnstand". Ĉu estas el la jida lingvo ? Aŭ el la germana (Einstand) ?
Oni diras germane: Seinen Einstand geben. Sed por ĉi tiu vorto ne ekzistas Esperanta ekvivalento.
Aleksej Borodin says:
Katalin Kovatspro replies:
Vidu mian artikolon en Monda Mozaiko.
La itala filmo ne estas bona. Spektu la alian, hungaran version. Ĝi estas mirinda.
http://www.edukado.net/post/19549
Katalin Kovatspro replies:
Aleksej Borodin says:
Katalin Kovatspro replies: