Mi kolektas diverslingvajn kaj diverseldonajn ekzemplerojn de la fama hungara romano de Ferenc Molnár : Pál utcai fiuk.
Mi celas kunmeti ekspozicion kaj rondirigi ĝin en lernejoj, bibliotekoj por ankaŭ tiel atentigi pri la multlingveco de nia mondo kaj la forto de literaturo, kiu pere de tradukaĵoj transportas kulturon.
La kolekton mi planas kunmeti pere de esperantistoj, kiujn mi petas enskribi kelkajn vortojn en la libron en ilia nacia lingvo kaj en Esperanto.
Kompreneble helpo de ne-esperantistoj ankaŭ bonvenas.
Se vi havas tiun libron aŭ povas por mi aĉeti ĝin, bv unue rigardi, ĉu ĝi jam troviĝas en la kolekto, kaj se ne, kontaktu kaj koresponde interkonsentu kun mi pri la sendo.
Mi pretas pagi la kostojn mone aŭ per libroj.
Se vi venos al UK, persona transdono de la libro eĉ pli bonas.
Dankon pro la helpo ankaŭ tiel propagandi Esperanton kaj la kulturon.
Artikoloj, fotoj pri al libro kaj ties tradukoj legeblas ĉi tie :
http://www.edukado.net/subject/19548
Dankon pro via helpo.
This photo has notes. Move the mouse over the photo to see them.
Send a message
Search for members


Sylvain Lelarge says: