Fakte ne, kara Olga. Mi ĝuste nun volis ekspliki pri kio ĝi temas.
Estas nostalgia kanto, la kantistino sopiras je sia lando, ĉar eksterlande ĉio ŝajnas al ŝi fremda, la homoj kaj pejzaĝo, ĉio ne ŝiaj. Ŝi sopiras je sia hejmplando.... tre.
"Oh, kiom mi sopiras esti hejme".
Eble estas kompreneble, kial mi alŝutis ĝin al mia paĝo, eĉ se iom kontraŭleĝe.
Do, ĝi ne estas gaja kanto, sed sufiĉe energia, tia jes.
Tial eble ĝia prezento ne tute kongruas kun la trista enhavo.
La kantisto estas konata de mia infanaĝo kaj mi havas preskaŭ la saman nomon (laŭ la prononco la saman).
Saluton! Ĉu vi iom hejmsopiras? Aŭskultante la kanton, mi dirus, ke eble vere jes. Kaj ĉu ankaŭ mi? Mi ne scias. Foje estas iom strange, sed ne vere estas (almenaŭ ankoraŭ) hejmsopiro, estas nur sento, ke mi ne ĉiam trovas mian lokon en la mondo, eĉ se principe mi ŝatas mian elekton kaj mian novan vivon. Bonŝance filozofiaj demandoj ne bezonas respondon! ;o)
Strange! Mi konas la kanton kun ĉeĥa teksto kaj pensis, ke ankaŭ la muziko estas nia. Ankaŭ en la ĉeĥa temas pri sopiro reveni en la hejmandon. Ŝajnas al mi, ke ĝi estiĝis dum la malgajaj kvindekaj jaroj kaj ke kreis ĝin iu ĉeĥa politika fuĝinto.
Fakte mi tute ne scias kiu komponis ĝin. Sed veras ke ĝi furoris en la kvindekaj jaroj kaj aŭskulti ĝin estis malpermesate en Hungario. La Radio Libera Eŭropa dissendis ĝin kaj oni aŭskultis ĝin sekrete. (Mi ne el sperto scias tion.!)
Kia belega kanzono! Jes, tre malgaja, kiel malgaja nur povas esti rememoro pri hejmlando, kiam vi troviĝas distance.
Mi, estinte 54 jara (nun 63), devis translokiĝi al 300km-fora urbo, por trovi novan laboron, pro la misvojoj de la vivo, kaj plejparte devis resti for de mia hejmo, de mia edzino, de miaj gefiloj kaj nepinoj.
Tiam mia aŭdis KD kun naciaj muzikoj el Irlando, nur melodiaj, sed kiuj elvokis en mi profundan triston, ĉefe dum la reveno al la nova solula hejmo, dum krespuska horo, kun profunda angoro en la koro pro la sentomanko de miaj familianoj kaj de la tute antaue konstruita vivo, de kio mi pro, neceso de vivteno mia kaj familia devis apartiĝi. Tiam ne malofte mia okuloj pleniĝis el "tiu akvo kiun homoj nomas plor', laŭ la belega esprimo de la mia regiona brazila regiono "Maringa'", kies sondosiero tutcerte troviĝas en la Ypernity-paĝo de nia komuna amiko Sartorato.
Nun aŭdante vian muzikon miaj okuloj same akvumis mian vizaĝon, nun per pli bona sento, ĉar tiu angora tempo jam estas for, eĉ se de angoroj niaj vivoj neniam satiĝas.
En mia supra komento mi parolis pri brazilo kiu parolas pri "la akvo kiun homoj nomas plor'". Aloísio Sartorato disponigis la respektivan MP3 dosieron ĉe http://groups.yahoo.com/group/veki/attachments/folder/1886207566/item/list
Eble la muziko ne same viglas kiel la via, tamen ĝi por multaj brazilanoj revekas la saman sopiran etoson. Krome ĝi estas unu el la brilaj tradukoj de la forpasinta Silla Chaves, kaj dank'al lia persisto persona sindediĉo la disko kie troviĝas la kanzono, kun multaj aliaj, estis eldonita liaproprakoste.
Ni dancu, cxu? :))
Katalin Kovats has replied to Olga BelyaevaEstas nostalgia kanto, la kantistino sopiras je sia lando, ĉar eksterlande ĉio ŝajnas al ŝi fremda, la homoj kaj pejzaĝo, ĉio ne ŝiaj. Ŝi sopiras je sia hejmplando.... tre.
"Oh, kiom mi sopiras esti hejme".
Eble estas kompreneble, kial mi alŝutis ĝin al mia paĝo, eĉ se iom kontraŭleĝe.
Do, ĝi ne estas gaja kanto, sed sufiĉe energia, tia jes.
Tial eble ĝia prezento ne tute kongruas kun la trista enhavo.
La kantisto estas konata de mia infanaĝo kaj mi havas preskaŭ la saman nomon (laŭ la prononco la saman).
Agatha Savoie has replied to Katalin KovatsMi auxdis nur bonan, rapidan kaj energian motivon ....
Koramike, Olga
Dankon por via vizito.
Katalin Kovats has replied to Vladimír Türk*Kia belega kanzono! Jes, tre malgaja, kiel malgaja nur povas esti rememoro pri hejmlando, kiam vi troviĝas distance.
Mi, estinte 54 jara (nun 63), devis translokiĝi al 300km-fora urbo, por trovi novan laboron, pro la misvojoj de la vivo, kaj plejparte devis resti for de mia hejmo, de mia edzino, de miaj gefiloj kaj nepinoj.
Tiam mia aŭdis KD kun naciaj muzikoj el Irlando, nur melodiaj, sed kiuj elvokis en mi profundan triston, ĉefe dum la reveno al la nova solula hejmo, dum krespuska horo, kun profunda angoro en la koro pro la sentomanko de miaj familianoj kaj de la tute antaue konstruita vivo, de kio mi pro, neceso de vivteno mia kaj familia devis apartiĝi. Tiam ne malofte mia okuloj pleniĝis el "tiu akvo kiun homoj nomas plor', laŭ la belega esprimo de la mia regiona brazila regiono "Maringa'", kies sondosiero tutcerte troviĝas en la Ypernity-paĝo de nia komuna amiko Sartorato.
Nun aŭdante vian muzikon miaj okuloj same akvumis mian vizaĝon, nun per pli bona sento, ĉar tiu angora tempo jam estas for, eĉ se de angoroj niaj vivoj neniam satiĝas.
José Mário Marques
En mia supra komento mi parolis pri brazilo kiu parolas pri "la akvo kiun homoj nomas plor'". Aloísio Sartorato disponigis la respektivan MP3 dosieron ĉe http://groups.yahoo.com/group/veki/attachments/folder/1886207566/item/list
Eble la muziko ne same viglas kiel la via, tamen ĝi por multaj brazilanoj revekas la saman sopiran etoson. Krome ĝi estas unu el la brilaj tradukoj de la forpasinta Silla Chaves, kaj dank'al lia persisto persona sindediĉo la disko kie troviĝas la kanzono, kun multaj aliaj, estis eldonita liaproprakoste.
José Mário Marques
Katalin Kovats has replied to José Mário Marques I…José Mário Marques I… has replied to Katalin Kovatshttp://br.groups.yahoo.com/group/kke-diskutlisto/attachments/folder/839941127/item/list
Dankon, Kara Kati!
Amike,
janos
Vere, bela kanto, mi aŭskultas ofte!
Ĝis revido!
--
Patricio
Sign-in to post a comment.