Schmidt, K.O., Vortaro, 1947
Simplaj vortlistoj ("Marmelade - marmelado, Mamor - marmoro" ktp.) aperinta du jarojn post la milito en 1947 en la franca okupacia zono kiel baza instru-materialo. Hodiaux gxi nur plu havas historian intereson kiel dokumento el malfacila tempo. De la sama K.O. Schmidt (KOSx) sameldoneje ankaux aperis lernolibro.
Latest comments
–
Subscribe to comments on this doc.
Fernando Maia Jr. says:
Bernardo replies:
La vortaro surprize eĉ mankas en la ĝenerale tre bona kaj fidinda "Bibliografio de Esperanto-vortaroj kaj terminaroj" de Ockey kaj Sutton: http://www.uea.org/dokumentoj/bib/index.html.
La plej interesa aspekto tamen ne estas la vortaro mem, sed ties aŭtoro Karl Otto Schmidt (1904-1977). Li estis unu el la plej gravaj reprezentantoj de la spiritualisma Neugeist-Movado (New Thought Movement) en Germanio, i.a. dum longaj jaroj redaktoro de ties plej grava organo "Die Weiße Fahne - Zeitblätter für Verinnerlichung und Vergeistigung" (eble: La blanka flago - Revuo por spiritualismo kaj interna vivo [?]). Jam en la jarkolekto 1925 sub redakto de Schmidt aperis artikolo de iu A. Liebernickel pri "Neugeist und Esperanto" kaj Schmidt mem skribas pri "Samadhi".
La artikoloj en la esperanta kaj franca Vikipedioj estas sensignifaj: http://eo.wikipedia.org/wiki/Karl_Otto_Schmidt. Iom pli detale legu en la germana versio: http://de.wikipedia.org/wiki/Karl_Otto_Schmidt. Profunde en la serioza kaj scienca, gvida leksikono BBKL (Biografia kaj bibliografia leksikono de ekleziuloj): http://www.bbkl.de/s/s1/schmidt_k_o.shtml. Mirigas, ke oni registras lin tie (eĉ mencias lian esperantan agadon), ĉar li ja staras ekster la klasika instru-kanono de la oficialaj eklezioj.
La fakto, ke la nazioj malliberigis Schmidt en koncentrejo pro lia por-spiritualisma agado kaj ke li rekonstruis kaj gvidis la detruitan urban bibliotekon de Reutlingen, certe helpis ekhavi kaj paperon (tre malbonan kiel preskaŭ ĉiam en tiuj jaroj) kaj eldon-permeson de la franca komandanto.
Fernando Maia Jr. replies: