Bernardo Uploaded on November 7, 2009
by Bernardo

Bibliographie de l'Espéranto (Group)

slideshow 1091 docs.
Everyone's docs are displayed. View only Bernardo's docs.

Keyword tags

Esperantologio
Corsetti

More information

This doc is public
All rights reserved
  1. Taken on Saturday November 7th, 2009 at 13:10
  2. View all sizes
  3. Download the original file (pro feature)
  4. 62 visits

Internacia Lingva Komunikado, 1983 


Ejsmont, T. (redaktinto). Miedzynarodowa Komunikacja Jezykowa, Materialy Konferencyjne - Internacia Lingva Komunikado, Kongres-materialoj, Lodz: Uniwersytet Lodzki 1983.

Gxi enhavas i.a. kontribuon de La Torre, M., Corsetti, R., Vessella, N. Wzrost Ilosci Morfemow w Miedzynarodowym Jezyku Planowym - Pliricxigo de la morfemaro en la internacia planlingvo.

Tiu unuopa artikolo temas pri perkomputila komparo de la morfemoj troveblaj en UV 1896, PV (2-a revizita eld. 1934), Suplemento de PV 1954 kaj PIV 1970 (sen propraj nomoj).

La kerna punkto, la klasifo de la vortara materialo laux grupoj ("franc-anglaj morfemoj", "grek-latinaj morfemoj", "latinidaj morfemoj nefrancaj" ktp.) estas klarigita sur unu pagxo (cxapitro 2.3), sen ecx nur unu ekzemplo (!). Sxajne (? ne indikita en cxap. 2.3) gxi bazigxas sur Gregror, La fontoj de Esperanto, Scienca Revuo 1958, n-ro 2/3 (pagxoj ne indikitaj).

Sen klaraj kriterioj kial oni klasifas morfemon en iun etimologian grupon, cxiu indiko pri proporcioj inter la grupoj kompreneble estas tute senvalora. Cxu - ekzemple - "abajxuro" (lamposxirmilo) enkondukita de la polo Grabowski estas "franc-devena" aux "pol-devena" (abaźur) vorto? Cxu la esperanta bujabeso (fisxsupo laux provenca maniero), enkondukita de la cxehxo Urban (cxehxe bujabesa, france bouillabaisse) havas cxehxan aux francan etimon? Tiu pollingva artikolo de la itala triopo malobservante metodon de la "metio" kun nekontroleblaj asertoj kaj eltrovoj estas nur sxajn-scienca do.

Aliaj kontribuoj kredeble estas pli profundaj.

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to comments on this doc.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...