Keywords

Bretella
muziko
Esperanto


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

795 visits

Milfoje brakumu min (vortoj kaj muziko de Bretella)


Panjo panjo panjo mia
mi volus paroli al vi
volus strecxi vian manon
kaj volus karesi vin
volus kisi vian vangon
kiun milfoje kisis mi
volus kanti tiun lulkanton
kiun cxiam vi kantis al mi

Pacxjo pacxjo pacxjo mia
kiom da fojoj provis mi
al vi ekspliki vivon mian
al vi doni iom da mi
nun brakumu unu la alian
nun brakumu mi al vi
sed se mi ne estos kuragxa
bonvolu brakumi al mi vi

Frato frato frato mia
certe amikoj ne estas ni
nek pri ideoj nek idealoj
nek pri gustoj similas ni
sed mi sentas min pli viva
cxar mi scias ke estas vi
ke vi estas kiam mi vokas
sciu ke same estas mi

Comments
Humpty Dumpty
Humpty Dumpty
Bone!!
7 years ago.
Lydia Lindla (Ly)
Lydia Lindla (Ly)
Al mi plaĉas via kanto!
5 years ago.
Nívia Costa
Nívia Costa
Ho, tre bela muziko! Cxu vi permesus ke mi kantu gxin al miaj gelernantoj?
4 years ago.