Keywords

Instrumental
Bretella
muziko
Luciano
Esperanto


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

650 visits

Rugxaj Larmoj (vortoj kaj muziko de Bretella)


RUGXAJ LARMOJ

Vi... diris al mi
ke mensogi estas neceso
vi...diris al mi
ke la mono estas sukceso

sed mi vidis mensogon kaj monon
naski ne gxojon sed doloron
kauxzi mortintojn kaj militojn
kaj la popoloj estis jam vunditaj

ili cxiutage estas prisxtelataj
de libero, vivo, pensoj ankaux la plej kasxitaj
sed la bomboj cxiam sukcesas pri la malkovrado
ili enmensigxas sen sxparo de penado

nun la tuta mondo rugxajn larmojn ploras
kun la okuloj al la cxielo helpon jam deziras
sed kiu scias kiu konas kiel ja haltigi
tiun larmaron kiu rivero preskaux jam farigxis

se cxiuj bonaj povoj farus egan rondon
kun la celo plibonigi tiun kompatindan mondon
eble bomboj kaj mortiloj ne plu estos kapablaj
kaj mortigo kaj sxtelado ne plu estos eblaj

kelkaj diras pri la espero kiu laste mortas
kelkaj pregxas dion kiu en la cxielo estas
kelkaj ludas, kelkaj kantas per vocxo lauxta
sen prizorgi kaj rimarki la koloron hxauxtan

Mi neniel neniam devigus miajn similajn
Mi neniel trudus rulojn kontrauxliberalajn
sed konsciencoj devus ekpensi pli purece
trompi, sxteli kaj mortigi estas nun sencxese

kaj mi... nu diras al vi
ke la vivo ne havas prezon
kaj mi... ja diras al vi
ke vi ne perdu vian belecon

Comments
Nívia Costa
Nívia Costa
Bonege!
4 years ago.