People concerned

Luciano (Bretella)


Keywords

kanto
Bretella
muziko
Esperanto
Luciano
kancono


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

585 visits

Levigxanta Espero (vortoj kaj muziko de Bretella)


Jen mia unua kanteto en kaj pri Esperanto.

Leviĝanta espero

Ie estas domo en la mondo
ĉiuj nomas ĝin Esperantuj'
kaj homoj en ĝi renkontiĝas
por vivi kaj ĝoji ĉiuj

Estas uloj liberaj
koni sin unu la alian
kaj ja la lingvo uzata tie
permesas tion ĉiam

La surtegmenta verda flago
kiu per la vento flirtas
revenigas al si tiujn
kiuj la okulojn malfermas

Ie estas domo en la mondo
ĉiuj nomas ĝin Esperantuj'
kaj homoj en ĝi renkontiĝas
por vivi kaj ĝoji ĉiuj

La masonisto kiu ĝin kreis
donazis al ni ĝin
kaj nia tasko estas nun
daurigi ĝin sen fin'

Kaj ĝis la fino certe ekzistos
kiu penos por la pac'
kaj por la lingvo kiu ĝis nun
tion helpis paŝon post paŝ'

Ie estas domo en la mondo
ĉiuj nomas ĝin Esperantuj'
kaj homoj en ĝi renkontiĝas
por vivi kaj ĝoji ĉiuj

Nu homoj kuniĝu ni
por ke venku la estontec'
senlace mano en la man'
ni iru gxis la fratec'

----------------

Ie estas domo en la mondo
ĉiuj nomas ĝin Esperantuj'
kaj homoj en ĝi renkontiĝas
por vivi kaj ĝoji ĉiuj

Bergino Dale has particularly liked this photo


Comments
Pedro
Pedro
Bonege muziko :)
Sed ŝajnas al mi ke la teksto ne estas tute egala al la kanto.
Mi plu volus aŭdi viaj muzikoj.
Ĝis ;)
8 years ago.