Song Jeong-ok

Song Jeong-ok

Posted on 02/17/2011


Photo taken on February 17, 2011


See also...


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

362 visits

조기찌게(ĝogicige - skienosupo)

조기찌게(ĝogicige - skienosupo)
Loĝante en Germanio ofte mi sopiras verajn koreajn manĝojn precipe kiel fiŝsupon kaj maraĵsupon, kies gustoj estas tre alloge bongustaj. Oni uzas por la supo freŝajn fison, konkon, krabon, salikokon, polpon, pulipon, sepion, ojstron ktp, ktp, kiujn mi ne povas trovi en Germanio. Nuntempe per interreto mi aĉetas kelkajn koreajn(?) fiŝojn, per kiuj mi iomete konsolas mian langon.

Unue mi preparis bazan akvon de sekigitaj anĉovoj, kiujn mi kelkajn horojn kuiris.
Por spicoj mi uzis sojsaucon, hakitajn ajlon kaj ŝenoprazon, rostitajn sezamoleon kaj farunon, kapsikopulvoron. (aldonis iom da rostita kapsikpasto)
Por legomoj mi uzis rafanetojn, cepon, ruĝan kapsikon, ŝenoprazon.

zirbau has particularly liked this photo


Comments