Belega filmeto! Dankon pro la respondo, Gražina! Nu, mi mem neniam iris al la lifto, sed ĉiam pene uzis la ŝtuparon dum PSI. Mi pensis, ke tio estas la truko por sveltiĝi, sed evidente mi eraris. Venontjare mi tamen uzos la lifton kaj klopodos danci same bele!!
P.S. La filmeto repensigis min pri io, kion mi jam delonge planis diri al vi. Mi miras, kaj admiras, kiel bonan rilaton vi havas kun viaj lernantinoj. Ŝajne vi estas samtempe instruistino kaj amikino, ĉu ne?
La rilato kun "esperantistetoj" cxiam estas iom alia ol kun ceteraj lernantoj en lernejo, ja mi provas kaj esti instruistino, kaj resti ilia amikino por longe Kiam ili lasis min vidi kiom da ili petolis dum PSI mi ekkredis, ke ili traktas min pli kiel amikinon ol instruistinon.:-) Kaj tiu konscio ege flatas min!
Lau mi ili dancis malfrue nokte, do jam post kurso kaj ne multe antaŭ ĝi. Cetere, ili ofte mencias vin per tre afablaj vortoj, speciale kiam temas pri prepozicioj. .:-)
Jakvo pro says:
Gražina pro says:
Paŭl Peeraerts pro replies:
Paŭl Peeraerts pro says:
Gražina pro says:
Alekso says:
Gražina pro says:
Gražina edited this comment 8 weeks ago.
Matthäus Felder says:
Gražina pro says: