0 favorites     0 comments    811 visits


Keywords

esperanto
Jesuo
Maggi
Spirito
vangelo
karesmo
Savanto
kristana
Mesio
katolikismo
Patro
kristanismo
gospel
bibbia
evangelio
katolika
Dio
biblio
Sinjoro
Kristo
Majstro


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

811 visits


Jesuo estis tentata de Satano; kaj la anĝeloj servadis Lin

Jesuo estis tentata de Satano; kaj la anĝeloj servadis Lin
Jesuo estis tentata de Satano;
kaj la anĝeloj servadis Lin

El la evangelio laŭ Marko 1, 12-15
(Komento de Alberto Maggi, fratulo OSM)

1a Dimanĉo de Karesmo - la 18an de februaro 2018


La evangelio de Marko, en la unua ĉapitro ekde versiklo 14, prezentas la komencon de la agado de Jesuo. Ni vidu, ili estas du versikloj, sed tre riĉaj kaj efikaj. Skribas la evangeliisto Post kiam Johano, li estas Johano la Baptisto, estis arestita, kial estis arestita Johano la Baptisto? Poste, en la sesa ĉapitro, Marko rakontos la kialon: ĉar Johano la Baptisto denuncis la reĝon, kiu estis preninta al si kiel edzinon la laŭleĝan edzinon de sia frato, sed estis ankaŭ alia versio, kiu ne kontraŭas, sed eĉ kompletigas ĝin, kaj ni ĝin trovas en la “Judaj Antikvaĵoj” de Jozefo Flavio, kaj kiu estas multe pli interesa, ĝi komprenigas al ni la kialon de la mortigo de Johano la Baptisto. Skribas Jozefo Flavio, ke “Kiam aliaj amasiĝis ĉirkaŭ li, ĉar liaj paroladoj estis atingintaj la plej altan gradon”, do la anonco de Johano la Baptisto atingis ĉiujn gradojn de la socio, “Herodo maltrankviliĝis”.

Johano anoncis mesaĝon de ŝanĝo, kaj la potenculoj ne deziras ŝanĝi, la homamaso volas ŝanĝi, sed la potenculoj ne, kial? “Elokventeco, kiu havis tiel grandajn efikojn sur la homojn, povis konduki al iu formo de ribelo, ĉar ŝajnis, ke ili volas esti gvidataj de Johano en ĉio ajn, kion ili faris”. Kaj jen la motivo, kiun diras al ni Jozefo Flavio: “Herodo tial decidis, ke estos multe pli bone frapi anticipe, kaj liberiĝi de li antaŭ ol lia agado kondukos al ribelo, prefere ol atendi renversiĝon kaj troviĝi en situacio tiel malfacila, ke li devos penti pri tio”.

Kiel regas Dio? Dio ne regas eldonante leĝojn, kiujn liaj subuloj devas observi, sed Dio regas komunikante sian spiriton, sian amokapablon mem, la akcepton de ĉi tiu amo. La regno de Dio en la evangelio estas alternativa socio, kie, anstataŭ amasigi por si, oni kundividas kun la aliaj, kie anstataŭ mastri oni metas sin je la servado. Proksima estas, kial ĝi ne jam alvenis? Ĉar por alveni ĝi ne malsupreniras dealte, estas bezonata ŝanĝo, kunlaboro fare de la homoj.

Jen kial li diras Konvertiĝu, kaj la evangeliisto utiligas verbon, kiu ne indikas religian konvertiĝon aŭ la revenon al Dio. Kun Jesuo ne estas necese reveni al Dio, ĉar Dio estas ĉi tie, sed oni devas akcepti lin, kaj kun li kaj samkiel li iri al la aliaj. Tiam li utiligas la verbon, kiu indikas ŝanĝon de pensmaniero, kiu profunde trafas la sintenon, do ŝanĝu vian vivon, Konvertiĝu kaj kredu al la evangelio. Jen, ĉi tiu estas bildo de espero, de certeco, kredu, ke eblas realigi alternativan socion, kredu tion ĝisfine, ĉar ĉi tiu estas la bona sciigo, ĝi estas la respondo de Dio al deziro pri vivpleneco, kiun ĉiu persono kunportas en si mem.


Vi povas legi la tutan komenton pri la Evangelio ĉi tie:

www.studibiblici.it/ESPERANTO/homilioj.html




Plej amike kaj frate



#homiliojenEsperanto
Translate into English

Comments

Sign-in to write a comment.