Marco

Marco

Posted on 12/30/2017


Photo taken on December 30, 2017



Keywords

esperanto
katolikismo
Jesuo
Maggi
Spirito
vangelo
Savanto
kristana
Mesio
Patro
kristanismo
gospel
bibbia
evangelio
katolika
Dio
biblio
Sinjoro
Kristo
Majstro


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

122 visits

La Infano kreskadis plena de saĝeco

La Infano kreskadis plena de saĝeco
La Infano kreskadis plena de saĝeco

El la evangelio laŭ Luko 2, 22-40
(Komento de Alberto Maggi, fratulo OSM)

La Sankta Familio – 31an de decembro 2017


Malgraŭ la eksterordinara sperto kiun la gepatroj de Jesuo havis, aparte lia patrino, ili estas ankoraŭ ankritaj al la tradicio de la popolo, kiu vidas la rilaton kun Dio bazita sur la observo, sur la obeo al lia leĝo.

La evangeliisto en tiu ĉi peco volas antaŭi kaj bildigi la malfacilaĵon kiujn spertos Jesuo proponante al sia popolo malsaman rilaton kun Dio, ne plu bazitan sur la obeo al liaj leĝoj, sed sur la akcepto de lia spirito, de lia amo.


Simeon al Maria, kiu reprezentas la popolon de Izraelo, anoncas ke la vorto de tiu filo estos por ŝi kiel glavo kiu ŝin devigos fari elektojn, foje eĉ tre dolorigajn. Fakte, en la posta epizodo kiun la evangeliisto prezentos, tiu de la retrovo de Jesuo en la templo, li verkos tiel ke la unuaj kaj ununuraj vortoj kiujn Jesuo adresos al sia patrino estos riproĉovortoj.

Ankoraŭ longas la irado de Maria. Maria devos kompreni ke de patrino de la filo ŝi devos transformiĝi en disĉiplon. Longa kaj doloriga irado, kiel glavo kiu trapasas la animon.

Vi povas legi la tutan komenton pri la Evangelio ĉi tie:

www.studibiblici.it/ESPERANTO/homilioj.html


Plej amike kaj frate

m. m.


#homiliojenEsperanto

Elbertinum has particularly liked this photo


Comments