Marco

Marco

Posted on 12/02/2017


Photo taken on December  2, 2017



Keywords

esperanto
Jesuo
Maggi
Spirito
vangelo
Savanto
advento
kristana
Mesio
katolikismo
Patro
kristanismo
gospel
bibbia
evangelio
katolika
Dio
biblio
Sinjoro
Kristo
Majstro


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

173 visits

Viglu, ĉar vi ne scias, kiam venos la domo mastro.

Viglu, ĉar vi ne scias, kiam venos la domo mastro.
Viglu, ĉar vi ne scias, kiam venos la domo mastro.

El la evangelio laŭ Marko 13, 33-37
(Komento de Alberto Maggi, fratulo OSM)

1a Dimanĉo de Advento – 3° de decembro 2017


La 13-a ĉapitro de la evangelio de Marko estas sendube la plej malfacila kaj kompleksa el lia tuta evangelio. Pri tio konscias la evangeliisto mem, kiu ĉe versiklo 14 skribas “(la leganto komprenu)”, ĉar li scias, ke li diras ion tre kompleksan.

Jesuo, parolinte pri la fino de Jerusalemo kaj pri la fino de ĉiuj povoj, kiuj dispremas kaj humiligas la homon, kaj pro tio estas postulata la kunlaboro de la disĉiploj, anoncas la individuan finon de ĉiu lia disĉiplo.



Kaj la averto de Jesuo: “Gardu vin, ke li, venante subite,…” – “subite” signifas envenon, kiu ne lasas la tempon ŝanĝi sintenon – “…ne trovu vin dormantaj!” kiel bedaŭrinde ĝi trovos ilin je la momento de la kapto en Getsemano, kiam ĉi tiuj disĉiploj estos dormantaj kaj ne kapablaj aliĝi al Jesuo en la plej grava momento de lia ekzisto.

Kaj la konkluda finaĵo: “Kaj tion, kion mi diras al vi, mi diras al ĉiuj“. Tiu mesaĝo, kiun Jesuo postlasis al siaj disĉiploj, estas mesaĝo por la tuta homaro. La servado, kiel distingilo, kiu igas rekonebla la personon, la disĉiplon, en maniero daŭra, kutima kaj distingebla, estas tio, kio ebligas al la Patro zorgi pri la siaj kiam estos la momento de la fino.

Vi povas legi la tutan komenton pri la Evangelio ĉi tie:

www.studibiblici.it/ESPERANTO/homilioj.html

Comments