Marco

Marco

Posted on 11/08/2017


Photo taken on November  8, 2017



Keywords

esperanto
katolikismo
Jesuo
Maggi
Spirito
vangelo
Savanto
kristana
Mesio
Patro
kristanismo
gospel
bibbia
evangelio
katolika
Dio
biblio
Sinjoro
Kristo
Majstro


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

153 visits

Ili ne praktikas tion, kion ili mem instruas

Ili ne praktikas tion, kion ili mem instruas
Ili ne praktikas tion, kion ili mem instruas

El la evangelio laŭ Mateo 23, 1-12
(Komento de Alberto Maggi, fratulo OSM)

Post kiam li silentigis ĉiujn siajn kontraŭulojn, laŭvice ili estas la pastroj, la pliaĝuloj, la fariseoj, la herodanoj, la sadukeoj, la leĝinstruistoj, Jesuo kunvokas la amasojn kaj la disĉiplojn por ilin averti kontraŭ ilia instruado. Ĝi estas la lasta alparolo, kiun Jesuo adresas al la amasoj, kaj ĝi estas la plej akra en la tuta evangelio, kial? Ne temas tiom pri polemiko kun la juda komunumo, de kiu la kredantoj jam estis disiĝintaj, sed ĝi estas severa admono, do akceptenda serioze, kiun Jesuo adresas al sia komunumo kaj al siaj disĉiploj, al ĉiuj, kiuj volas sekvi lin, ne imiti tion, kion Jesuo nun kritikas.

… jen la instruo de Jesuo:“ Sed vi ne lasu nomi vin rabeno, ĉar vi estas ĉiuj fratoj, kaj nur unu estas via Majstro”, neniu en la komunumo rajtas meti sin supren, la ununura kiu instruas estas Jesuo, kiu komunikas al ni la Spiriton de la Patro. “Kaj nomu neniun sur la tero patro, ĉar nur unu estas via Patro: Tiu, kiu estas en la ĉielo.”. Patro estis tiu, kiu transdonis la tradicion, estis la aŭtoritatulo. Nu, la ununura patro en la komunumo estas la ĉiela Patro, kiu ne regas la homojn eldonante leĝojn, altrudante ŝarĝojn, kiujn ili devas observi. Jen kial Jesuo estis dirinta: “Venu al mi ĉiuj, kiuj estas laborantaj kaj ŝarĝitaj, kaj mi vin ripozigos.”. La Patro ne altrudas doktrinojn, sed komunikas sian amon, komunikas sian amokapablon mem, sian Spiriton.
“Kaj ne estu nomataj ĉefoj” (laŭvorte, gvidantoj), “ĉar nur unu estas via Majstro (laŭvorte, Gvidanto), Kristo”, kaj la finaĵo: “Inter vi la plej granda estu via servanto”, la greka termino egalas al diakono. La vera grandulo en la komunumo ne estas tiu, kiu surmetas la ŝarĝojn, sed tiu, kiu metas sin je servado, ĉar, diras Jesuo, “Se iu klopodos sin altigi,”, nome, sin altigos super la aliaj, “Dio humiligos lin;”, sed “se iu restos humila,”, nome, sin metos je servado, “Dio honoros lin.”. La risko, kiun Jesuo volas eviti, estas tiu, ke en lia komunumo stariĝu interrilatoj pere de la regado de kelkaj kaj la subigo de la aliaj. Tio estas neniel evangelia, neniel kristana. La komunumo de la sekvantoj de Jesuo estas komunumo de gefratoj, kie la unuj vivas por la bono kaj la bonstato de la aliaj.


Vi povas legi la tutan komenton pri la Evangelio ĉi tie:

www.studibiblici.it/ESPERANTO/Omelie/05112017.pdf

Comments