0 favorites     0 comments    550 visits


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

550 visits


Ĉu vi estas enviema, ĉar mi estas bona?

Ĉu vi estas enviema, ĉar mi estas bona?
Ĉu vi estas enviema, ĉar mi estas bona?

El la evangelio laŭ Mateo 20, 1-16a

25a ORDINARA DIMANĈO - 24an de septembro 2017
(Komento de Alberto Maggi, fratulo OSM)


Vi povas legi la tutan komenton pri la Evangelio ĉi tie:

www.studibiblici.it/ESPERANTO/Omelie/24092017.pdf


La parabolo de la vitejo en la 20-a ĉapitro de la evangelio de Mateo estas la unua el tri paraboloj temantaj pri vitejo. La vitejo, ni tion scias, estis bildo de Israelo, de la Israela popolo. Per ĉi tiu parabolo Jesuo intencas proponi ŝanĝon de interrilato kun Dio: dum en la religio la amon de Dio oni devas meriti pro siaj streboj, pro siaj meritoj, kun Jesuo la amon de Dio oni devas akcepti kiel donacon fare de la Sinjoro. Do kun Jesuo la amo de Dio ne plu estas premio pro la meritoj de la personoj, ĉar ne ĉiuj povas havi meritojn, sed donaco pro la bezonoj de la personoj, ja bezonojn ĉiuj havas.



“Se mi volas doni al ĉi tiu lasta, kiom al vi, ĉu ne estas permesite al mi fari per mia mono tion, kion mi volas?”, jen, Jesuo estas parolanta pri la malavareco de Dio, kiu estas donacata al ĉiuj, kiuj bezonas ĝin. “Aŭ ĉu vi estas enviema,”, laŭvorte via okulo estas malica, bildo de avareco, de ŝparemo, “ĉar mi estas bona al ili?”, jen kia esta Dio, Dio estas boneco.
Kaj li finas: “Tiel lastaj estos unuaj kaj unuaj estos lastaj.”, ĉi tiu fermo ligiĝas kun la fermo de la 19-a ĉapitro, versiklo 30, kie estis skribite “multaj el la unuaj estos lastaj kaj la lastaj unuaj”; ĉi tie, kontraŭe, ligante sin al tiu instruo kaj enfermante ĝin tute, li diras, ke la lastaj estos la unuaj, kaj la unuaj la lastaj. Ĉu tion komprenis liaj disĉiploj? Tute ne, senutila parolo. Tuj poste, alvenos la patrino de la filoj de Zebedeo, peti la plej gravajn postenojn por siaj filoj.


#homiliojenEsperanto
Translate into English

Comments

Sign-in to write a comment.