Marco

Marco

Posted on 08/24/2017


Photo taken on August 24, 2017



Keywords

esperanto
katolikismo
Jesuo
Maggi
Spirito
vangelo
Savanto
kredo
popoloj
kristana
Mesio
Majstro
paganoj
demono
Virino
Patro
gospel
regno
fido
bibbia
evangelio
katolika
Dio
biblio
Sinjoro
pagano
Kristo
kristanismo
resanigita


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

72 visits

Virino, granda estas via kredo!

Virino, granda estas via kredo!
Virino, granda estas via kredo!

El la evangelio laŭ Mateo 15, 21-28

20a ORDINARA DIMANĈO – A 20an de aŭgusto 2017
(Komento de Alberto Maggi, fratulo OSM)


Vi povas legi la tutan komenton pri la Evangelio ĉi tie:


www.studibiblici.it/ESPERANTO/Omelie/20082017.pdf


Kiam ni legas la evangeliojn, ni devas ĉiam distingi tion, kion la evangeliisto volas transdoni al ni, disde la maniero, en kiu li diras ĝin, utiligante literaturajn ĝenrojn, figurajn bildojn ne ĉiam kompreneblajn, kiel en la kazo de ĉi tiu peco, temas pri Mateo, ĉapitro 15, versikloj 21-28, la ŝoka epizodo de la rifuzo de Jesuo al virino angorplena pro la malsano de sia filino. En ĉi tiu kazo la evangeliisto utiligas tiun metodon, kiu estas esprimita per la dirmaniero ”bati la sakon, por ke la azeno sentu”, nome, ne diri rekte iun malagrablaĵon al la koncernato, sed alvenigi ĝin al li nerekte. Tio, kio sekvas, kaj kiun nun ni ekzamenos, ne estas kroniko, sed instruo, kiun Mateo donas al la disĉiploj de Jesuo, kiuj malemas kompreni la universalan amon de Dio al la homaro. Ne ekzistas privilegia popolo, ne estas prioritato por ni kaj poste la aliaj, sed estas la amo de Dio al ĉiuj. Jesuo estis provinta tion anonci, ricevante grandan kontraŭstaron, jam en la 8-a ĉapitro de ĉi tiu evangelio, post la epizodo de la centestro de Kapernaumo, kiun Jesuo laŭdas pro lia fido. Jesuo estis dirinta: “Vere mi diras al vi, ke ĉe neniu en Izrael mi trovis tiom da fido.”, do Jesuo laŭdas paganon, paganoj estis abomenindaĵo en la tiutempa pensmaniero, “Kaj mi diras al vi, ke multaj venos el la oriento kaj la okcidento,”, tio estas, el la paganaj popoloj, “kaj sidiĝos kun Abraham kaj Isaak kaj Jakob en la regno de la ĉielo;”, sed, kio estas plej grava, “la filoj de la regno”, tiuj, kiuj opiniis havi la privilegion ricevi la unuajn lokojn en ĉi tiu festeno, “estos elĵetitaj en la eksteran mallumon”. Do Jesuo anoncas, ke la amo de Dio manifestiĝos ankaŭ al la paganoj, kaj li trafas en grandan reziston fare de la disĉiploj, kiuj absolute ne volas akcepti tion. Do, ĉi tiu peco estas invito superi ĉi tiun antaŭjuĝon.


Jesuo diris: „Virino, vere granda estas via kredo!”, dum Jesuo riproĉas siaj disĉilpoj pro la manko de fido, de kredo, Jesuo laŭdas ĝuste la fidon de la paganoj, “Estu al vi, kiel vi volas.“ Kaj ekde tiu momento ŝia filino estis resanigita.”, sed kiamanere ŝi estis resanigita? Jesuo plenumis neniun agon super ĉi tiu virino, li ne forpelas la demonon, la granda fido de la virino forpelas la demonon, kiu estas la bildo de la religia antaŭjuĝo, kiu diskriminacias la personojn, kaj kiu estas en la kapo de liaj disĉiploj.









Plej amike kaj frate

Marco Menghini

#homiliojenEsperanto

Comments