Marco

Marco

Posted on 07/30/2017


Photo taken on July 30, 2017



Keywords

esperanto
katolikismo
Jesuo
Maggi
Spirito
vangelo
Savanto
kristana
Mesio
Patro
kristanismo
gospel
bibbia
evangelio
katolika
Dio
biblio
Sinjoro
Kristo
Majstro


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

77 visits

Lasu ambaŭ kune kreski ĝis la rikolto

Lasu ambaŭ kune kreski ĝis la rikolto
Lasu ambaŭ kune kreski ĝis la rikolto

El la evangelio laŭ Mateo 13, 24-43
16a ORDINARA DIMANĈO – 23an de JULIO 2017
(Komento de Alberto Maggi, fratulo OSM)


Vi povas legi la tutan komenton pri la Evangelio ĉi tie:

www.studibiblici.it/ESPERANTO/Omelie/23072017.pdf


En la evangelio de Mateo ne nur ĉeestas la tentoj kiujn Jesuo trasuferis, sed ankaŭ estas elmontritaj la eblaj tentoj de la komunumo de la kredantoj en ĉiu tempo. En la 13-a ĉapitro, ni trovas tri parabolojn, kun la respondo al tri eblaj tentoj: ili estas la paraboloj de la Regno de la ĉieloj, kiujn Jesuo prezentas al siaj disĉiploj: mi memorigas, ke la esprimo “Regno de la ĉieloj” tipa de Mateo, indikas la Regnon de Dio, nome la alternativan socion, kie, anstataŭ amasigi por si, oni malavare kundividu kun la aliaj, kie, anstataŭ regi, oni servu, kaj kie, anstataŭ supreniri, oni malsupreniru. Jen, kio estas la Regno de la ĉieloj.



El la tri paraboloj, la ununura pri kiu la disĉiploj postulas klarigon, eĉ en ordona maniero, estas ĝuste tiu ununura, kiun ili eble komprenis, sed pri kiu ili ne samopinias. Fakte, “liaj disĉiploj alproksimiĝis al Li kaj diris: «Klarigu al ni», la verbo estas en imperativa formo, temas pri ordono, “la parabolon pri la malbona herbo kreskinta en la kampo»”. Do ĉi tiu parabolo, en kiu Jesuo malkonfirmas la tenton esti komunumo el elektitoj, komunumo el homoj superaj al la aliaj, ĉi tiu ne estas akceptata de la komunumo de la disĉiploj. Nu, Jesuo klarigas, en la restanta parto de la parabolo, ke la unuopuloj juĝas sin mem, elektante, kio ili estu: aŭ tritiko, pano kiu nutras, beno por la aliaj, aŭ lolo, malbona herbo kiu venenas kaj mortigas. Do tri tentoj al kiuj la ĉiutempaj komunumoj povas esti elmetitaj, sed kun la certeco, kun la certigo, ke la mesaĝo de Jesuo efektiviĝos malgraŭ ĉio, malgraŭ la malriĉo de la rimedoj.










Plej amike kaj frate

Marco Menghini

#homiliojenEsperanto

Comments