Marco

Marco

Posted on 07/30/2017


Photo taken on August  9, 2013



Keywords

semi
katolikismo
Jesuo
Maggi
Spirito
vangelo
Savanto
kristana
Mesio
Majstro
Patro
kristanismo
esperanto
gospel
bibbia
evangelio
katolika
Dio
biblio
Sinjoro
Kristo
Semanto


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

122 visits

Semanto eliris por semi

Semanto eliris por semi
Semanto eliris por semi

El la evangelio laŭ Mateo 13, 1-23
15a ORDINARA DIMANĈO – 16an de JULIO 2017
(Komento de Alberto Maggi, fratulo OSM)


Vi povas legi la tutan komenton pri la Evangelio ĉi tie:

www.studibiblici.it/ESPERANTO/Omelie/16072017.pdf

La parabolo de la semanto, rakontita de Jesuo estas kuraĝigo por ĉiuj, kiuj anoncas la vorton. La rezulto ne dependas de la semo, de la vorto, sed ĝi dependas de la grundo. Por kompreni ĉi tiun parabolon, oni devas referenci la anoncon de la Sinjoro en profeto Jesaja: “tiel estos Mia vorto, kiu eliras el Mia buŝo; ĝi ne revenos al Mi vane, sed plenumos Mian volon, kaj sukcesos en tio, por kio Mi ĝin sendis”. La Sinjoro certigas, ke lia vorto entenas en si mem krean energion, tiu sama vorto de la Kreinto kiu diris: “Estu lumo; kaj fariĝis lumo”, do ĉi tiu lia vorto entenas krean energion, kiu, kiam ĝi trafas la taŭgan grundon, evoluigas ĉiujn siajn potencialojn.

Jesuo priskribas, en ĉi tiu parabolo, la eblecojn, kaj ankaŭ la malfacilaĵojn en la akcepto de ĉi tiu vorto.



Fine, “kelkaj estas kiel la bona grundo; ili komprenas”, ili komprenas ĝuste ĉar ili konvertiĝis, “kaj fruktigas ĝin;”, por kompreni la esprimon de Jesuo, paradoksan sed netute tian, oni devas scii ke, en la tiuepoka kulturo, el tritika semo oni eltiris spikon kun sep, ok grajnoj. Kiam la jaro estis favora, la spiko enhavis dek grajnojn, en esceptaj situacioj oni trovis eĉ spikon kun tridek grajnoj, sed temis pri eksterordinara situacio. Nu, Jesuo metas je la lasta loko tion, kio por la homoj estas eksterordinara, fakte li diras: “la dia vorto produktas centoble, sesdekoble, aŭ tridekoble.”, kion volas diri Jesuo? Kiam la grundo estas taŭga, la krea vorto eligas sian tutan kapablon, sian tutan potencialon, en maniero, kiun la homo eĉ ne povas imagi.











Plej amike kaj frate

Marco Menghini

#homiliojenEsperanto

Comments