Marco

Marco

Posted on 07/30/2017


Photo taken on October  4, 2016



Keywords

esperanto
Jesuo
Maggi
Spirito
vangelo
Savanto
kristana
Mesio
Majstro
milda
katolikismo
Patro
gospel
bibbia
evangelio
katolika
Dio
biblio
Sinjoro
Kristo
kristanismo
humila


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

91 visits

Mi estas milda kaj humila

Mi estas milda kaj humila
Mi estas milda kaj humila

El la evangelio laŭ Mateo 11, 25-30
14a ORDINARA DIMANĈO – 9an de JULIO 2017
(Komento de Alberto Maggi, fratulo OSM)


Vi povas legi la tutan komenton pri la Evangelio ĉi tie:

www.studibiblici.it/ESPERANTO/Omelie/09072017.pdf


Estas malfacila momento en la vivo de Jesuo: li komencis sian predikadon, kaj tuj atingas lin ultimato, kiu aspektas ekskomuniko, fare de Johano la Baptisto, kiu estas en la malliberejo, kaj sendas por diri al li: Ĉu vi estas la venonto, aŭ ĉu ni atendu alian? Evidente la predikado de Jesuo seniluziigas, Jesuo komencas prediki en la urboj, sed la rezulto estas tute malsukcesa. Fakte Jesuo plendas kontraŭ ĉi tiuj urboj - ili estas ĉefe tri: Ĥorazin, Betsaida kaj Kapernaumo – kaj Jesuo plendas, ke se li estus portinta la saman mesaĝon al paganaj urboj, ili estus konvertiĝintaj, tiuj ĉi ne. Kial ĉi tiu rezisto? Ĉar ili estas urboj regataj de la instruo de la sinagogo.



Kaj finas Jesuo: “Mia jugo”, do la akcepto de la imito de la amo de la Patro, jen la jugo, “estas facila kaj mia ŝarĝo malpeza»”, ne plu estas portendaj pezoj, kiuj dispremas la personojn, kiel poste denuncos Sankta Petro, kiam li diras en la kunveno: “Kial vi incitas Dion, dezirante meti sur la kolon de la disĉiploj jugon, kiun povis porti nek niaj patroj, nek ni?”. Do la observo de la leĝo ne ebligis la komunecon kun la Patro, kontraŭe ja la akcepto, la amo, la praktiko de lia amo.










Plej amike kaj frate

Marco Menghini

#homiliojenEsperanto

Comments