Marco

Marco

Posted on 07/30/2017


Photo taken on July 30, 2017



Keywords

esperanto
katolikismo
Jesuo
Maggi
Spirito
vangelo
Savanto
kristana
Mesio
Patro
kristanismo
gospel
bibbia
evangelio
katolika
Dio
biblio
Sinjoro
Kristo
Majstro


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

75 visits

Kiu ne prenas sian krucon, ne estas inda je Mi. Kiu vin akceptas, tiu akceptas Min.

Kiu ne prenas sian krucon, ne estas inda je Mi. Kiu vin akceptas, tiu akceptas Min.
Kiu ne prenas sian krucon, ne estas inda je Mi. Kiu vin akceptas, tiu akceptas Min.


El la evangelio laŭ Mateo 10, 37-42
13a ORDINARA DIMANĈO – 2an de JULIO 2017
(Komento de Alberto Maggi, fratulo OSM)



Vi povas legi la tutan komenton pri la Evangelio ĉi tie:

www.studibiblici.it/ESPERANTO/Omelie/02072017.pdf


Vino nova en novaj felsakoj, jen la anonco de Jesuo. Kion ĝi signifas? La nova rilato, kiun Jesuo venis proponi kun Dio, estas neakordigebla kun ĉiuj ekzistantaj sistemoj religiaj, sociaj kaj familiaj, kiuj estis bazitaj sur obeo kaj sur povo, kaj Jesuo, per sia anonco, per ĉi tiu nova rilato kiun li proponas kun Dio, ne plu bazita sur obeo kaj ĝiaj leĝoj, sed sur akcepto kaj ĝia amo, trafas la tri sanktajn valorojn, sur kiuj staris la socio, sanktajn valorojn, nepridiskutatajn valorojn: Dio, patrujo, familio. Kaj Jesuo komencas ĝuste de la familio, kie estis nepridiskutata la povo de la edzo super la edzino, kaj de la patro super la gefiloj. Jen kial Jesuo, citante profeton Miĥan, estis anoncinta, ke la agado de la mesio estas tiu, disigi, disigi la viron disde lia patro, la filinon disde ŝia patrino, la bofilinon disde ŝia bopatrino, tio estas, la novo estas disigita disde la malnovo, kiu rezistas al ĉi tiu novaĵo.



La mesaĝo de ĉi tiu peco de la Evangelio estas tre, tre klara: nenia ligo, Jesuo bezonas liberajn personojn. Nenia ligo, eĉ ne kun Dio, ĉar Dio ne sorbas la homon, sed lin plipotencigas, Dio ne ligas la personojn al si, sed Li ilin liberigas, Dio ne retenas la unuopulojn, sed Li puŝas ilin iri kun Li kaj kiel Li al la homaro.



Plej amike kaj frate

Marco Menghini

#homiliojenEsperanto

Comments