Marco

Marco

Posted on 06/18/2017


Photo taken on June 18, 2017



Keywords

esperanto
katolikismo
Jesuo
Maggi
Spirito
vangelo
Savanto
kristana
Mesio
Majstro
Patro
korpo
kristanismo
gospel
bibbia
evangelio
katolika
Dio
biblio
Sinjoro
sango
Kristo
Eŭkaristio


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

55 visits

Mia korpo estas vera nutraĵo kaj mia sango vera trinkaĵo

Mia korpo estas vera nutraĵo kaj mia sango vera trinkaĵo
Mia korpo estas vera nutraĵo kaj mia sango vera trinkaĵo


El la evangelio laŭ Johano 6, 51-58

Soleno de la sanktegaj korpo kaj sango de Kristo
18an de junio 2017
(Komento de Alberto Maggi, fratulo OSM)




Vi povas legi la tutan komenton pri la Evangelio ĉi tie:

www.studibiblici.it/ESPERANTO/Omelie/18062017.pdf


La vortoj de Jesuo en la evangelio de Johano, estas tiom gravaj ke, je ilia fino, granda parto el liaj disĉiploj lin forlasos kaj neniam plu revenos al li. Ni vidu do kio grava enestas en tio kion Jesuo diris.
En la ĉapitro 6 de la evangelio de Johano ni trovas longan kaj intensan instruadon pri la Eŭkaristio. Johano estas la ununura evangeliisto kiu ne raportas la rakonton de la vespermanĝo, sed li estas tiu, kiu, pli ol la aliaj, pensas pri ĝia profunda signifo.



Al la vivo ricevita de Dio korespondas vivo komunikata al la gefratoj. Tiu estas la signifo de la Eŭkaristio. Kaj, samkiel la Patro sendis la filon esti videbla manifestiĝo de senlima amo, tiel tiuj kiuj akceptas Jesuon estas alvokataj manifesti senkondiĉan amon.
Kaj konkludas Jesuo: “Ĉi tiu estas la pano, kiu venis de la ĉielo. Ĝi ne estas kiel tiu, kiun viaj patroj manĝis, kaj tamen mortis”. Jesuo metas la fingron en la vundon de la fiasko de la Eliro. Ĉiuj tiuj kiuj eliris de Egiptio estas mortintaj. Iliaj filoj estas enirintaj. Kaj Jesuo kontraŭmetas sian Eliron kiu estas male destinita al plena realigo.
Kaj refoje Jesuo insistas: “Kiu maĉas”, do aliĝo plena kaj totala, ne simbola, “tiun ĉi panon vivos porĉiame”. Kiu orientas propran vivon, kun Jesuo kaj kiel Jesuo, favora al la aliaj, tiu jam havas vivon kiun la morto ne povos interrompi.








Plej amike kaj frate

Marco Menghini

#homiliojenEsperanto

Elbertinum has particularly liked this photo


Comments
Elbertinum
Elbertinum
Per trinkajxo kaj mangxajxo ni partoprenas al la amikeco de Jesuo -
8 weeks ago.