Marco

Marco

Posted on 05/07/2017


Photo taken on May  7, 2017



Keywords

esperanto
Patro
katolikismo
Jesuo
Maggi
Spirito
vangelo
Savanto
ŝafoj
kristana
Mesio
kristanismo
Kristo
pecora
porta
gospel
bibbia
evangelio
pecore
pordo
katolika
Dio
biblio
Sinjoro
Majstro


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

143 visits

Mi estas la pordo de la ŝafoj

Mi estas la pordo de la ŝafoj
Mi estas la pordo de la ŝafoj

El la evangelio laŭ Johano 10, 1-10
(Komento de Alberto Maggi, fratulo OSM)

4a PASKA DIMANĈO - A - 7an de majo 2017


Vi povas legi la tutan komenton pri la Evangelio ĉi tie:

www.studibiblici.it/ESPERANTO/Omelie/07052017.pdf


Ĉar li malfermis la okulojn al la denaska blindulo, Jesuo estis akuzita esti pekulo, ĉar, laŭ ili, peko estas la malobeo de la dia leĝo. Nu, Jesuo rebatas, asertante, ke ili, la fariseoj, estas la pekuloj, ĉar, laŭ Jesuo, peko estas tio kio ofendas la homon, kaj al la fariseoj Jesuo adresas la admonon entenatan en la deka ĉapitro de la evangelio de Johano, al la tiamaj fariseoj, sed ankaŭ al tiuj hodiaŭaj. Ni aŭdu, kion skribas por ni la evangeliisto.




“Mi estas la pordo: se iu tra Mi eniras, tiu saviĝos; li povas eniri kaj eliri,”, ĉi tiu eniro kaj eliro signifas, ke Jesuo ne enfermas la ŝafaron en alian ĉirkaŭbarilon, kaj la pordo ne estas fermata, la fermo de la pordo indikas sekurecon por la ŝafaro, tamen mankon de libero; ne, se oni sekvas Jesuon estas plena libero, oni eniras kaj eliras. “kaj trovos”, kaj ĉi tie la evangeliisto ludas per la greklingvaj terminoj, “kaj trovos manĝon.”, laŭvorte paŝtejon, kiu en la greka estas “nome”, dum leĝo estas “nomos”. Tiam, kun Jesuo, oni ne trovas leĝon por obei, sed paŝtejon, manĝon kiu vivigas.

Kaj fine, Jesuo utiligas por tiuj sindirantaj paŝtistoj la samajn ecojn de lupoj, do ili ne estas paŝtistoj, sed lupoj, oni devas atenti, “La ŝtelisto venas nur por ŝteli, buĉi kaj pereigi;”, kaj jen la eĥo de la akuzo jam farita de profeto Jezekiel, en ĉapitro 22: “Ĝiaj potenculoj en ĝi estas kiel lupoj, kiuj disŝiras kaptitaĵon, verŝas sangon, pereigas animojn, por akiri profiton.”. Do Jesuo identigas ĉi tiujn paŝtistoj kiel lupojn, do oni devas atenti, oni devas forkuri, “ŝteli, buĉi kaj pereigi”, la veraj viktimoj de la kulto ĉe la templo estas la personoj, “Mi venis por ke miaj ŝafoj havu vivon, kaj havu ĝin abunde»”, do ĝi estas invito de Jesuo emancipiĝi de tiaj paŝtistoj, kiuj altrudas, kiuj devigas, kaj akcepti la donacon de la pleneco de vivo, kiun Jesuo proponas senkondiĉe, al ĉiu persono kiu aŭskultas lian voĉon.




Plej amike kaj frate

Marco Menghini

#homiliojenEsperanto

Comments