Marco

Marco

Posted on 05/07/2017


Photo taken on May  7, 2017



Keywords

pano
Patro
katolikismo
Jesuo
Maggi
Spirito
vangelo
Savanto
kristana
Mesio
kristanismo
Kristo
esperanto
pane
gospel
bibbia
evangelio
katolika
Dio
biblio
Sinjoro
Majstro


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

130 visits

Li rekoniĝis al ili el la dispecigo de la pano

Li rekoniĝis al ili el la dispecigo de la pano
Li rekoniĝis al ili el la dispecigo de la pano

El la evangelio laŭ Luko 24, 13-35
(Komento de Alberto Maggi, fratulo OSM)

3a PASKA DIMANĈO - A - 30a de aprilo 2017


Vi povas legi la tutan komenton pri la Evangelio ĉi tie:

www.studibiblici.it/ESPERANTO/Omelie/30042017.pdf



La morto de Jesuo kaŭzis la disperdiĝon, la konfuzon en la grupo de la disĉiploj. La virinoj serĉas Lin kie Li ne estas, en la tombo, kaj ili trovas du virojn kiuj diras al la virinoj: “Kial vi serĉas la vivanton inter la mortintoj?”. La viroj, kontraŭe, la disĉiploj, iras direkte al la historio, al la pasinteco, al glora loko de Izraelo, kiu memorigu la grandan venkon de Israelo super la paganaj popoloj.



“… Li sidis kun ili ĉe la tablo, prenis la panon,”, kaj ĉi tie la evangeliisto proponas al ni la scenon de la lasta vespermanĝo, kun la samaj gestoj kaj la samaj faroj, “eldiris benan preĝon, dispecigis kaj disdonis al ili.”, ni memoru, por kompreni ĉi tiun pecon, ke Luko estas la ununura evangeliisto laŭ kiu, en la momento de la vespermanĝo, Jesuo eldiras la vortojn “ĉi tion faru por memorigo pri mi”, do Jesuo ripetas sian ĉeeston, sian memorigon.

“Tiumomente iliaj okuloj malfermiĝis, kaj ili rekonis Lin.”, jen, en la momento en kiu Jesuo manifestiĝas kiel tiu kiu dispecigas la panon, sian vivon por siaj disĉiploj, ili, la disĉiploj, Lin rekonas. “Sed Li fariĝis nevidebla por ili.”, ĉi tie prave la verbo ne estas malaperi; ne, la evangeliisto skribas “Li fariĝis nevidebla por ili”, temas pri io alia, malaperi signifas ke Li ne plu estas, fariĝi nevidebla signifas ke Li estas, sed oni ne vidas Lin. Kial Jesuo igas sin nevidebla? Tion diras al ni la evangeliisto, ĉe la fino de ĉi tiu peco, “En tiu sama horo ili leviĝis kaj reiris al Jerusalemo. La du disĉiploj rakontis tion, kio okazis al ili sur la vojo, kaj kiel ili rekonis Lin dum la dispecigo de la pano”. Jen la mesaĝo, kiun Luko, la evangeliisto, postlasas por la komunumoj kaj por la kredantoj de ĉiuj tempoj: Jesuo estas nevidebla, ĉar Li igas sin videbla ĉiufoje kiam la komunumo dispecigas la panon.



Plej amike kaj frate

Marco Menghini

#homiliojenEsperanto

Comments