Marco

Marco

Posted on 04/23/2017


Photo taken on April 23, 2017



Keywords

esperanto
katolikismo
Maggi
Spirito
vangelo
Savanto
kristana
Mesio
Majstro
Patro
kristanismo
gospel
bibbia
evangelio
katolika
Dio
biblio
Sinjoro
Kristo
esuo


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

138 visits

Jesuo aperis, dum la pordoj estis fermitaj

Jesuo aperis, dum la pordoj estis fermitaj
Jesuo aperis, dum la pordoj estis fermitaj

El la evangelio laŭ Johano 20, 19-31
(Komento de Alberto Maggi, fratulo OSM)

2a PASKA DIMANĈO - A - 23a de aprilo 2017


Vi povas legi la tutan komenton pri la Evangelio ĉi tie:

www.studibiblici.it/ESPERANTO/Omelie/23042017.pdf



Kiam ni legas la evangelion, por kompreni tion, kion la evangeliisto volas transdoni, ni devas ĉiam distanciĝi de la tradicioj kaj precipe de la pentraj bildoj, per kiuj la artistoj intencis transrakonti ĉi tiuj epizodon. Jen la kazo de Tomaso, kiu ordinare estas prezentita, en la historio, kiel la nekredema, kiu metas sian fingron en la vundojn de la Sinjoro, en liajn manojn, kaj precipe en lian flankon, kiel, ekzemple, en la belega pentraĵo de Caravaggio, sed en la evangelio ni tute ne vidas tion.



Jesuo diris al Tomaso: «Etendu ĉi tien vian fingron kaj rigardu miajn manojn; etendu vian manon kaj tuŝu mian vunditan bruston. Estu ne plu nekredema, sed kredanta!»”, nu, fronte al ĉi tiu invito de Jesuo, Tomaso tute evitas meti sian fingron en la vundojn de la Sinjoro, tute male, “Tomaso respondis al Li: «Mia Sinjoro kaj mia Dio!»”, ĝi estas la plej alta proklamo de fido en ĉiuj evangelioj, do tute alie ol nekredema, Tomaso estas la perfekta kredanto. Johano estis prezentinta Jesuon kiel tiun, kiu estis la riveliĝo de Dio, kaj Jesuo, al Filipo, estis dirinta: “kiu vidis min, vidis la Patron”, kaj, same Jesuo, estis dirinta: “Kiam vi levos la Filon de homo, tiam vi scios, ke mi estas”, la dia nomo, nu Tomaso estas la unua el la disĉiploj kiu rekonas en Jesuo la plenecon de la dieco, la plenecon de la dia kondiĉo, “«Mia Sinjoro kaj mia Dio!»”.

“Jesuo diris al li: «Vi kredas, ĉar vi Min vidis: feliĉaj» estas du feliĉproklamoj en la evangelio de Johano, strikte interligitaj: unu, en la lasta vespermanĝo, post la servo kiun Jesuo faris per la lavo de la piedoj, kiam Jesuo diras: “Vi estas feliĉaj, se tion vi faras”, nome, se estas ĉi tia sinteno de servado, kaj la alia estas ĉi tiu, strikte kunligita: la sinteno de servado ebligas sperti Kriston resurektintan en sia vivo, «feliĉaj estas tiuj, kiuj ne vidis kaj tamen kredas!»”. Tiuj kiuj, kun la paso de la tempo, sekvos, ne estas malfavorataj, sed kontraŭe ili estas feliĉaj, havas unu plian ŝancon. La mesaĝo, kiun donas al ni la evangeliisto, estas: ne estas necese vidi por povi kredi, sed estas necese kredi, aliĝi al Jesuo, tiel fariĝante signo, kiun la aliaj povas vidi.



Plej amike kaj frate

Marco Menghini

#homiliojenEsperanto

Comments