Marco

Marco

Posted on 12/10/2016


Photo taken on December 10, 2016



Keywords

esperanto
katolikismo
Jesuo
Maggi
Spirito
vangelo
Savanto
kristana
Mesio
Patro
kristanismo
gospel
bibbia
evangelio
katolika
Dio
biblio
Sinjoro
Kristo
Majstro


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

269 visits

Ĉu estas Vi, kiu devas veni, aŭ ni devas atendi alian?

Ĉu estas Vi, kiu devas veni, aŭ ni devas atendi alian?
Ĉu estas Vi, kiu devas veni, aŭ ni devas atendi alian?


El la evangelio laŭ Mateo 11, 2-11
(Komento de Alberto Maggi, fratulo OSM)

3.a Dimanĉo de Advento 11-a de decembro 2016


Vi povas legi la tutan komenton pri la Evangelio ĉi tie:

www.studibiblici.it/ESPERANTO/Omelie/11122016.pdf


La evangeliisto Mateo verkas por Juda komunumo, kaj prezentas la figuron de Jesuo laŭ la modelo de la vivo kaj de la faroj de Moseo. Moseo liberigis sian popolon, igante Dion venigi la dek plagojn, la famajn dek plagojn de Egiptujo, kontraŭ tiuj kiuj opoziciis al la liberigo de la Judoj el la sklaveco, Nu, la evangeliisto prezentas Jesuon kiu plenumas ne dek plagojn, dek punfarojn kontraŭ siaj opoziciantoj aŭ siaj malamikoj, sed dek farojn per kiuj li transdonas vivon, kaj transdonas vivon ankaŭ al siaj kontraŭuloj, al siaj malamikoj. Ĉio tio perturbas, ĉar la agado de Jesuo ne estas tiu atendita, tiu kiu estis anoncita de Johano la Baptisto – ni tion memorigas, la Mesio ekzekutisto kiu havas la hakilon en sia mano, ĉiun arbon kiu ne donas frukton li hakas kaj ĵetas en la fajron - ĉi tiu Mesio kiu venus dividi la popolon en purulojn kaj malpurulojn, bonulojn kaj malbonulojn. Kaj fakte, ĝuste Johano kriziĝas.



”Kion vi volis vidi? Ĉu profeton? Jes”, respondas Jesuo, “mi diras al vi, eĉ pli ol profeton”. Kial pri Johano la Baptisto Jesuo asertas ke li estas pli ol profeto? Ĉar Johano la Baptisto estas tiu kiu estis sendita de Dio prepari la vojon al Jesuo. Tiam Jesuo komprenigas al ni, ke por esti senditoj de Dio, kunlaborantoj de Dio, oni povas esti nek oportunistoj, nek flatemuloj, sed oni devas ĉiam iri rekte antaŭen laŭ sia vojo.
“Li estas tiu, pri kiu estas skribite”: kaj ĉi tie la evangeliisto kunmetas du esprimojn de la Malnova Testamento, el la libro de Eliro kaj el profeto Malaĥio, “Jen mi sendas antaŭ vi mian heroldon, kiu preparos al vi la vojon”. La evangeliisto prezentas la figuron de Johano la Baptisto samkiel tiu de Moseo, kiu kondukis sian popolon al la Promesita Lando, sed li mem ne eniris tien. Estos poste Jesuo kiu kondukos ĉi tiun popolon al la liberiĝo.
Kaj fine la laŭdo de Jesuo: “Vere mi diras al vi: Inter naskitoj de virinoj ne estis pli granda ol Johano, la Baptisto. Tamen la plej malgranda en la regno de la ĉielo”, la regno de la ĉielo, ni tion memorigas, en Mateo estas lia komunumo, iu alternativa komunumo en kiun oni eniras per la akcepto kaj la bonvenigo de la unua beateco, tiu de la malriĉeco - beataj la malriĉaj en spirito ĉar ilia estas la regno de la ĉielo - “estas pli granda ol li”. Johano la Baptisto ne povis eniri en tiun komunumon ĉar li estis malliberigita, kaj precipe li ne povis renaskiĝi, renaskiĝi el la Spirito, transiri de naskito de virino al filo de Dio.





Plej amike kaj frate

Marco Menghini

#homiliojenEsperanto

marya has particularly liked this photo


Comments