Marco

Marco

Posted on 11/28/2016


Photo taken on November 28, 2016



Keywords

esperanto
Savanto
kristana
Mesio
Majstro
Viglu
Advento
pretaj
alveno
humanigo
povoj
superregi
malhomaj
maldormu
persekutatoj
persekutantoj
vangelo
Spirito
gospel
homa
bibbia
evangelio
katolika
Dio
biblio
Sinjoro
Kristo
kristanismo
Patro
socio
katolikismo
Jesuo
Maggi
persecutori


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

399 visits

Viglu kaj estu pretaj por lia alveno

Viglu kaj estu pretaj por lia alveno
Viglu kaj estu pretaj por lia alveno


El la evangelio laŭ Mateo 24, 37-44
(Komento de Alberto Maggi, fratulo OSM)

1.a DIMANĈO DE ADVENTO 27-a de novembro 2016


Vi povas legi la tutan komenton pri la Evangelio ĉi tie:

www.studibiblici.it/ESPERANTO/Omelie/27112016.pdf


La liturgio de la unua dimanĉo de Advento prezentas al ni eron ne facile legeblan, kaj por ĝin kompreni oni devas enmeti ĝin en ĝian kuntekston, kiu estas la ĉapitro 24, la komenco de la lasta parolado de Jesuo, antaŭ ol li estos arestita.
Ĉi tiu ĉapitro 24 komenciĝis kun Jesuo, kiu eliris el la templo kaj, antaŭ la disĉiploj kiuj admiris ĝian brilegon, diras: “ĉio, kion vi nun vidas, estos detruita. Ne restos ĉi tie ŝtono sur ŝtono.“
Kial ĉi tio?
Pli frue, estis la epizodo de la oferdono de la vidvino, kiu elĉerpiĝis por oferi sian tutan havon al la trezoro de la templo.
Nu por Jesuo, iu religia institucio kiu, anstataŭ helpi la malfortulojn, sin lasas vivteni de la malfortuloj kaj ekspluatas la malfortulojn en la nomo de Dio, ne havas rajton ekzisti.
Tial Jesuo deklaras la finon de ĉi ĉio: jen, ĉio estos detruita, ne restos ĉi tie ŝtono sur ŝtono.
Sed ĉi tio estas nur la komenco de renversiĝo, de ŝanĝiĝo kiu okazos en la historio kaj en la homaro. Kaj Jesuo daŭrigas asertante, per la utiligo de la profeteca lingvaĵo, ke la suno ne plu donos sian brilegon.


La gvidlinio de Jesuo, kiu estas la filo de la homo, nome la persono plene homa, tute homa, estas la humanigo de la socio.
La povoj, ĉio kio superregas, estas malhomaj, tiam la agado de Jesuo estas la humanigo de ĉi tiu homaro. Sed tio, samkiel por li, ne estos sendolora.
Jen kial Jesuo admonas siajn disĉiplojn: viglu, maldormu. Ĝi estas la sama invito kiun li donos en la momento de la angoro de Getsemano al siaj disĉiploj, ĉar estas klare ke la povoj ne restos senmovaj kiam ili vidos ke ilia sistemo estas erodata, kaj do ili senbridiĝos sovaĝe, estos la persekuto samkiel por Jesuo.
Sed Jesuo tion certigis: inter persekutatoj kaj persekutantoj, Dio ĉiam metas sin je la flanko de la persekutatoj.
Kaj la evangeliisto enfermas en ĉi tiun instruon tion, kion li estis anoncinta per la feliĉpromesoj: tiuj kiuj elektas kunlabori kun Jesuo je la regno de Dio, eĉ se senbridiĝas la persekuto, nu ĝi estos feliĉo, kiu konfirmos ke Dio estas je ilia flanko.



Plej amike kaj frate

Marco Menghini

#homiliojenEsperanto

Comments