Marco

Marco

Posted on 11/13/2016


Photo taken on November 13, 2016



Keywords

esperanto
Jesuo
Maggi
Spirito
vangelo
Savanto
kristana
Mesio
Majstro
katolikismo
Patro
kristanismo
gospel
bibbia
evangelio
katolika
Dio
biblio
Sinjoro
Kristo
persisto


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

272 visits

Per via ĝisfina persisto vi savos vin mem

Per via ĝisfina persisto vi savos vin mem
Per via ĝisfina persisto vi savos vin mem


El la evangelio laŭ Luko 21, 5-19
(Komento de Alberto Maggi, fratulo OSM)

33a Ordinara Dimanĉo - 13-an de novembro 2016

Vi povas legi la tutan komenton pri la Evangelio ĉi tie:


www.studibiblici.it/ESPERANTO/Omelie/13112016.pdf



La evangelio de ĉi tiu dimanĉo estas sufiĉe malsimpla kaj riskas esti miskomprenata. Pro tio ni devas loki ĝin en ĝia historia kunteksto. La evangelio estas de Luko, ĉap. 21 versikloj 5-19. Por kompreni ĝin ni devas fari retropaŝon, je sep jarcentoj, loki nin en la jaro 701, kiam Senaĥeribo, la potenca reĝo de Asirio, komencis sian militiron al Palestino kaj dumvoje jam estis sieĝinta kaj dezertiginta 46 urbojn kaj eksieĝinta la malgrandan Jerusalemon. Reĝo Ĥizkija kaj la tuta popolo vidis sin pereontaj, ĉar Jerusalemo estis tute ĉirkaŭita de la potenca armeo de asirianoj. Nu, kia surprizo je la mateno, kiam estus devinta okazi la sturmatako, ili vidis ke la tendaro estas malplena, estis forlasita.
Kial? La religia, oficiala klarigo, kiu estas donita: interveno de Dio.


… jen la trankviligo de Jesuo: “Sed eĉ ne unu haro de via kapo pereos. Per via ĝisfina persisto vi savos vin mem.“ Do Jesuo certigas ke fare de Dio estos lia protekto, kaj ĉi tiu ne estas mesaĝo kiu timigas aŭ donas korpremon, sed kontraŭe forigas ĝin. Kaj ni trovas ĝin fine de la ĉapitro, ĉe versiklo 28, kiam Jesuo diras: “Kiam tio komencos okazi rigardu supren kaj levu viajn kapojn, ĉar via elaĉeto aproksimiĝas”. Do tio kion ni diris estas mesaĝo kiu ne donas timon, sed forprenas ĝin.
Jesuo nin certigas ke la liberiĝo estas proksima. Certe ĉi tiu liberiĝo ne estos sendolora, oni devos suferi, sed Jesuo estas ĉiam ĉe la flanko de la persekutatoj, neniam ĉe tiu de la persekutantoj, eĉ se la persekutantoj pretendas fari tion en lia nomo.



Plej amike kaj frate

Marco Menghini

#homiliojenEsperanto

Comments