Marco

Marco

Posted on 10/30/2016


Photo taken on October 30, 2016



Keywords

esperanto
katolikismo
Jesuo
Maggi
Spirito
vangelo
Savanto
kristana
Mesio
Patro
kristanismo
gospel
bibbia
evangelio
katolika
Dio
biblio
Sinjoro
Kristo
Majstro


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

308 visits

La Filo de la homo venis por serĉi kaj savi la perditaĵojn

La Filo de la homo venis por serĉi kaj savi la perditaĵojn
La Filo de la homo venis por serĉi kaj savi la perditaĵojn

www.studibiblici.it/ESPERANTO/Omelie/30102016.pdf

El la evangelio laŭ Luko 19, 1-10
(Komento de Alberto Maggi, fratulo OSM)

31a Ordinara Dimanĉo - 30a de oktobro 2016


La evangelio de Luko malfermiĝis per la deklaro “Ĉe Dio nenio estas neebla” (Lk 1,37). Ne ekzistas situacioj senesperaj, nek personoj, kiajn ne povas atingi la amo de Dio. Ĉu vere? Ŝajne du kategorioj aspektas tiaj. La unua estas tiu de la impostistoj: ili enkasigis la impostojn, kaj oni ilin taksis malobeantoj de ĉiuj diaj ordonoj, nepuraj uloj sen ia savebleco.
Tiu estis la baro de la publika opinio. Alia baro venis rekte de Jesuo, kiu en sia komunumo ne akceptis riĉulojn. Li tion estis dirinta klare: “Estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo ol por riĉulo eniri en la regnon de Dio” Lk 18, 25-26).
En la komunumo de Jesuo estas sinjoroj, ne riĉuloj. Kiu estas la diferenco? Riĉulo posedas ĉar li retenas por si. Sinjoro donas kaj kundividas kun aliaj.



Jesuo diris al Zakĥeo: „Hodiaŭ venis la savo en ĉi tiun domon. …. La evangelio de Luko komenciĝas nomante Dion “savanto “ “mia spirito ĝojis en Dio, mia savanto’” (Lk 1, 47). En ĉi tiu ĉapitro unuafoje (kaj lastafoje) Luko uzas eksplicite la vorton “savo”. ‘Ankaŭ vi estas filo de Abraham’ La aliaj opiniis, ke li, pro sia konduto, estas forigito, nepurulo, malbenito. Ne! Jesuo tion proklamas. Nu, la Filo de la homo venis ĝuste por serĉi kaj savi tiujn, kiuj estis perditaj“.
La filo de la homo ne atendas, ke la pekintoj venos al li pentofarante. Iras li al renkonto kun tiuj pekuloj por komuniki vivon. Kial Jesuo diras “savi tiujn, kiuj estis perditaj“? Ĉar riĉo detruas la homojn. Vivon oni ricevas donante kaj ne amasigante. Jen la bona novaĵo portata de Jesuo. Tial por li ne ekzistas kazoj nesaveblaj, kazoj senesperaj.



Plej amike kaj frate

Marco Menghini

#homiliojenEsperanto

Maria Mickle has particularly liked this photo


Comments
Maria Mickle
Maria Mickle
jes, tio veras
Marco, dankon pro la esperantlingvaj bibliaj tekstoj
11 months ago.
Marco
Marco
Saluton Maria!
Vin mi dankas: vi kuragigas min! :)
11 months ago.