Marco

Marco

Posted on 10/15/2016


Photo taken on October 15, 2016



Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

75 visits

Dio faros laŭ justeco por siaj elektitoj, kiuj alvokas Lin.

Dio faros laŭ justeco por siaj elektitoj, kiuj alvokas Lin.
Dio faros laŭ justeco por siaj elektitoj, kiuj alvokas Lin.

www.studibiblici.it/ESPERANTO/Omelie/16102016.pdf

El la evangelio laŭ Luko 18, 1-8
(Komento de Alberto Maggi, fratulo OSM)

29a Ordinara Dimanĉo - 16a de oktobro 2016


Ĉi tiu ĉapitro de Luko komenciĝas per instruo de Jesuo ne pri preĝado, sed pri kredo. Ne temas pri insista preĝado, sed pri kredo. Kion signifas kredo? Fidi ĝisfunde, ke Dio realigas sian projekton. Kio estas la projekto de Dio? Lia regno. Pri preĝado Jesuo jam parolis al siaj disĉiploj: Li prezentis Dion kiel Patron, kiu zorgas por la bono de siaj filoj, kiel Patron, kiu ne iras renkonte al iliaj bezonoj, iliaj necesoj, sed eĉ ilin antaŭsentas, kaj estus superflue ilin memorigi. Sian predikon pri preĝado li konkludis dirante;’ Via Patro scias, ke vi tion bezonas. Sed celu lian regnon, kaj ĉio tio estos aldonita al vi’ Lk 12, 30-31).

Do por la regno oni preĝas. Kaj tion konfirmas la teksto de la Patro Nia ‘Venu via regno’ (Lk 11, 3). Kio estas la regno? Anstataŭa socio. Ni memoru tion, legante la hodiaŭan ĉapitron: “En tiu tempo Jesuo diris al siaj disĉiploj… do la parabolo estas por la disĉiploj, kiuj ne montris fidon en la realiĝo de tiuj promesoj; parabolon, por instrui kiel oni devas ĉiam preĝi kaj ne laciĝi: laciĝo kaptas la homojn ne kredantajn. Li diris: „’En iu urbo estis juĝisto, kiu neniun respektis: nek Dion, nek homojn.



Jen do tio, kion Jesuo garantias: tiu projekto de Dio por la homaro, la regno, la anstataŭa socio, kie la falsajn valorojn (posedon, ordonemon, elstaremon) anstataŭas la ĝustaj, tiuj kreantaj fratecon (kunpartigo, subiĝemo, servado). Estas tio la regno de Dio: la anstataŭa socio. Jesuo certigas, ke tio realiĝas. La kondiĉo estas, ke la disĉiploj kunhelpu, disiĝante de la valoroj falsaj de la socio. Se tion ili ne faras, tiu regno ne estas realigebla.

Sed la fina konkludo aspektas neplaĉa: “Tamen, kiam venos la Filo de la Homo, ĉu Li trovos ankoraŭ kredon sur la tero?“ Kion signifas tio? La filo de la Homo estas ankoraŭ Jesuo. Lia veno estos anoncita samtempe kun la detruo de Jerusalemo. Sed la disĉiploj, malgraŭ la instruado de Jesuo, ankoraŭ vizitadas la templon. Jesuo ĝin denuncis kiel detruindan rifuĝejon de ŝtelistoj; sed laŭ la disĉiploj ĝi ankoraŭ estas valoraĵo: ili ne interrompis la rilatojn kun la pasinteco, la institucio, la povo. Se tiuj rilatoj ne estas rompitaj, la regno de Dio, la socio anstataŭa, ne povas aperi, kaj Jesuo “ne trovos kredon sur la tero”.




Plej amike kaj frate

Marco Menghini

#homiliojenEsperanto

Maria Mickle has particularly liked this photo


Comments