Marco

Marco

Posted on 10/15/2016


Photo taken on October 15, 2016



Keywords

esperanto
Maggi
Spirito
vangelo
Savanto
kristana
Mesio
Majstro
pekulo
konvertiĝi
justuluj
Jesuo
katolikismo
Patro
gospel
bibbia
evangelio
ĝojo
katolika
Dio
biblio
Sinjoro
Kristo
kristanismo
konverto


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

324 visits

En la ĉielo estos pli da ĝojo pro unu pekulo, kiu konvertiĝas, ol pro naŭdek naŭ justuluj, kiuj ne bezonas konverto

En la ĉielo estos pli da ĝojo pro unu pekulo, kiu konvertiĝas, ol pro naŭdek naŭ justuluj, kiuj ne bezonas konverto
En la ĉielo estos pli da ĝojo pro unu pekulo, kiu konvertiĝas, ol pro naŭdek naŭ justuluj, kiuj ne bezonas konverto

www.studibiblici.it/ESPERANTO/Omelie/11092016.pdf


El la evangelio laŭ Luko 15, 1-32
(Komento de Alberto Maggi, fratulo OSM)

24a Ordinara Dimanĉo - 11a de septembro 2016

Dum leĝinstruistoj kaj fariseoj pretendis, konduki la popolon al Dio, kaj tion pere de obeo al piaj reguloj kaj religiaj preceptoj, Jesuo elektas tute alian vojon: li ne volas konduki la homojn al Dio, ĉar li scias, ke, se oni volas konduki la homojn al Dio, neeviteble iu postrestas kaj ne atingas la celon; Jesuo, male, volas konduki Dion al la homoj, kaj la vojo estas nur unu: komuniki lian mizerikordon kaj lian kompaton.




Se iu el vi havas cent ŝafojn kaj perdas unu el ili, kion li faras? Li lasas la naŭdek naŭ sur la stepo, kaj iras serĉi la perditan, ĝis li retrovos ĝin”. Fakte la parabolo konsistas en tri partoj. En la unuaj oni parolas pri la ĝojo de Dio; en la tria, konata kiel tiu pri la diboĉa filo, pri la kialo de tiu ĝojo. En la unua Jesuo asertas, ke la paŝtisto lasus 99 ŝafojn je dispono de rabistoj kaj sovaĝaj bestoj, por serĉi unu perditan; neniu prudenta persono tion farus, sed Jesuo sekvas alian logikon, tiun por la bono de la homo. Prudenta persono, trovinte la ŝafon (kaj tio estus ja mirakla evento), ĝin reportus en la gregejon per piedfrapoj kaj riproĉoj, kaj ĝin ŝlosus tie. Sed Jesuo prezentas sin kiel la bonan ŝafiston, kaj la perdiĝintan ŝafon kiel pekinton. Kaj kiam li trovis ĝin, li metas ĝin ĝoje sur siajn ŝultrojn, kaj la rilato kun la paŝtisto estos pli strikta ol tiu de la aliaj 99, ĉar okazis interŝanĝo de forto kaj de ĝojo “li kunvokas amikojn kaj najbarojn kaj diras al ili: “Ĝoju kun mi, ĉar mi retrovis mian ŝafon, kiu perdiĝis”.

Je la fino de la tria parabolo aperas la pliaĝa filo: li estas la piulo, kiu ĉiam servis kaj obeis sian patron, sed dum sia tuta vivo neniam komprenis la koron de sia patro, kaj “eĉ ne volis eniri”: la juĝo pri ĉio per rigidaj religiaj principoj riskas forigi la ĝojon. Ĉu la leĝinstruistoj kaj la fariseoj tion komprenis?


Plej amike kaj frate

Marco Menghini

Maria Mickle has particularly liked this photo


Comments