Marco

Marco

Posted on 08/21/2016


Photo taken on August  2, 2010



Keywords

esperanto
Jesuo
unuaj
Maggi
Spirito
vangelo
Savanto
kristana
Mesio
Majstro
lastaj
katolikismo
Patro
kristanismo
gospel
bibbia
evangelio
oriento
katolika
festeno
Dio
biblio
Sinjoro
Kristo
okcidento


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

346 visits

Multaj venos el oriento kaj el okcidento, kaj partoprenos en la festeno de la regno de Dio

Multaj venos el oriento kaj el okcidento, kaj partoprenos en la festeno de la regno de Dio
Multaj venos el oriento kaj el okcidento, kaj partoprenos en la festeno de la regno de Dio

www.studibiblici.it/ESPERANTO/Omelie/21082016.pdf


El la evangelio laŭ Luko 13, 22-30
(Komento de Alberto Maggi, fratulo OSM)

21a Ordinara Dimanĉo - 21a de aŭgusto 2016

Oni komprenas la sencon de ĉi legaĵo nur se oni scias, ke en la tempo de Jesuo la Izraela popolo opiniis, ke saviĝos nur ĝi, la paganoj ne.



La Izraela popolo estas forpelita, kaj anstataŭe… “multaj venos el oriento kaj el okcidento, el nordo kaj el sudo, (do el ĉiuj regionoj de la pagana mondo) kaj partoprenos en la festeno de la regno de Dio”. Jesuo prezentas la Dian regnon per simboloj ne liturgiaj, sed festenaj. Kaj kiuj supozis, ke al tiu festeno ili estos plenrajte invititaj, estos forpelitaj, kaj partoprenos tiuj, kiujn oni supozis forpelindaj. Jesuo konkludas: “Kaj jen, kelkaj, kiuj nun estas lastaj,… (kiuj laŭ vi ne estas indaj), fariĝos unuaj, dum aliaj, kiuj nun estas unuaj (kiuj sin opinias rajtigitaj), fariĝos lastaj.“
La admono de Jesuo estas tre severa kaj tute aktuala. Oni povas opinii sin plenrajta, ĉar oni estas fidela al iu kredo, ĉar oni plenumas iujn religiajn ritojn; se ni opinias, ke neniun rajton havas tiuj, kiuj ne apartenas al nia kulturo, al nia kredo, al nia raso, kiuj adoras aliajn diojn, kondutas laŭ aliaj moroj, Jesuo rekomendas:
Atentu bone! Tiuj, kiujn vi opinias forpelindaj, tiuj, kiujn vi rifuzas, okupos vian lokon en la regno de la ĉielo. Kompreneble tiu admono vekas tujan kontraŭstaron kaj minacon: la rakonto de Luko daŭras tiel: “En tiu sama horo venis iuj fariseoj, kiuj diris al Li: ‘Eliru kaj foriru de ĉi tie, ĉar Herodo volas mortigi vin’” (Lk 13, 31).


Plej amike kaj frate

Marco Menghini

Maria Mickle has particularly liked this photo


Comments