Marco

Marco

Posted on 07/31/2016


Photo taken on July 31, 2016



Keywords

esperanto
vangelo
Savanto
heredo
Luko
kristana
Mesio
Majstro
kunpartigi
doni
riĉaĵoj
akumuli
religiema
avida
egoisma
Spirito
Maggi
mono
gospel
fidi
bibbia
evangelio
katolika
Dio
biblio
Sinjoro
Kristo
kristanismo
Patro
katolikismo
Jesuo
idolkulto malavara


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

466 visits

Al kiu apartenos la riĉaĵoj, kiujn vi akumulis?

Al kiu apartenos la riĉaĵoj, kiujn vi akumulis?
Al kiu apartenos la riĉaĵoj, kiujn vi akumulis?

www.studibiblici.it/ESPERANTO/Omelie/31072016.pdf


El la evangelio laŭ Luko 12, 13-21
(Komento de Alberto Maggi, fratulo OSM)

18a Ordinara Dimanĉo - 31-a de julio 2016

Per siaj tipaj sarkasmo, sprito kaj ironio Luko pritraktas temon tiom antikvan kiom estas la mondo: la heredon. Nenio kapablas dividi la personojn kiom heredo. Ni aŭskultu la hodiaŭan tekston. Jesuo estas parolanta pri la fido al la patro, kaj lin interrompas iu, kiu fidas nur la monon. “Unu el la homamaso diris al Jesuo: „’Majstro, diru al mia frato, ke li dividu kun mi la heredaĵon.’“. La frazo aspektas ordona. Kiel ĵus rimarkite, tiu temo, heredo, estas fonto de konfliktoj kaj malakordoj, konata ekde kiam ekzistas la mondo. Ĉiam troviĝas iu esperanta ion plian, postulanta ion plian, deziranta ion plian. Kaj la sekvo estos malamikiĝo, post kiu malamikeco longe daŭros.



Oni povas esti persono plej pia kaj plej religiema, sed se oni amasigas monon, se oni estas avida, se oni estas egoisma, tiam oni praktikas idolkulton, oni ne havas ion komunan kun la Patro, ĉar la Patro estas amo malavare kunpartigata.
Do la valoro de la vivo dependas de tio, kion oni donas, kion oni kapablas doni.
Tion, kion oni tenas por si, oni ne posedas, male ĝi onin posedas.

Oni riĉiĝas antaŭ Dio donante al la aliaj. Tion konfirmas alia aserto de Jesuo,, “pli dolĉe estas doni ol ricevi”.
La sekreto de la feliĉo ne kuŝas en tio, kion oni ricevas, posedas, amasigas, sed en tio, kion oni kunpartigas malavare kun kiu ĝin bezonas.


Plej amike kaj frate

Marco Menghini

Maria Mickle has particularly liked this photo


Comments
Maria Mickle
Maria Mickle
jes, la saman temon diversuloj komprenas malsame
ne estas facile sekvi vortoj de Jesuo
13 months ago.