Marco

Marco

Posted on 07/03/2016


Photo taken on July  3, 2016



Keywords

esperanto
katolikismo
Jesuo
Maggi
Spirito
vangelo
Savanto
kristana
Mesio
Patro
kristanismo
gospel
bibbia
evangelio
katolika
Dio
biblio
Sinjoro
Kristo
Majstro


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

316 visits

Li ricevos vian pacon

Li ricevos vian pacon
Li ricevos vian pacon


www.studibiblici.it/ESPERANTO/Omelie/03072016.pdf


El la evangelio laŭ Luko 10, 1-12.17-20
(Komento de Alberto Maggi, fratulo OSM)

14a Ordinara Dimanĉo - 3a de julio 2016

Post la malsukceso de la misio de la dek du disĉiploj, tro ligitaj al la ideologio, naciista kaj religia, de la sukceso, de la ĉefa rango de Izraelo, submetonta ĉiujn aliajn popolojn, Jesuo elektas novan strategion kaj novajn senditojn.
En tiu tempo la Sinjoro elektis sepdek du aliajn disĉiplojn,…” Kial sepdek du? Ĉar tiom estis la paganaj popoloj posteuloj de Noa. La novajn senditojn Jesuo elektas inter ili, kaj aparte inter la samarianoj.



La sepdek du disĉiploj revenis el sia misio kun ĝojo dirante: „Sinjoro, eĉ la demonoj submetiĝas al ni, kiam ni tion ordonas per via nomo.“ Do La sepdek du liberigis la homojn de la falsaj ideologioj; kontraŭe la dek du senditaj la antaŭan fojon ne estis same ĝojaj kaj volis nur forsendi la amasojn, al kiuj ili predikis.
“Jesuo diris al ili: „Mi vidis Satanon falanta el la ĉielo kiel fulmo.” Kiu estis tiam la rolo de Satano? Li loĝis en la ĉielo, ĉe la Dia kortego, li estis ia kontrolisto, de tempo al tempo spionis la homojn kaj ilin akuzis antaŭ Dio. Pro la bona novaĵo pri Dio, kiu estas amo, amema al la sendankuloj kaj la malbonuloj, ne premianto de la bonuloj kaj punanto de la malbonuloj, kia la religio lin prezentis, sed proponanta sian amon al ĉiuj, sendepende de ilia konduto, la rolo mem de Satano malaperis.
La aŭtoro de la Apokalipso tiel komentos: “Ĵetiĝis malsupren la akuzanto de niaj fratoj, kiu tage kaj nokte akuzas ilin antaŭ nia Dio”. Satano perdis sian rolon, kaj tial estis ĵetita surteren. Kaj Jesuo asertas, ke tiu anonco pri vivo, kun siaj anoncantoj, estos pli forta ol ĉiuj obstakloj kaj malfaciloj renkontotaj.


Plej amike kaj frate

Marco Menghini

Maria Mickle has particularly liked this photo


Comments