See also...
Keywords
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone -
All rights reserved
-
394 visits
Photos with the keyword: pardono

Ŝiaj pekoj estas multaj; sed ĉiuj estas pardonitaj, ĉar ŝi ege amis

www.studibiblici.it/ESPERANTO/Omelie/12062016.pdf
El la evangelio laŭ Luko 7, 36 - 8, 3
(Komento de Alberto Maggi, fratulo OSM)
11a Ordinara Dimanĉo - 12a de junio 2016
Nur en la evangelio de Luko ni renkontas tiun epizodon tiel konsternan, en kelkaj punktoj ŝokan. Estas tiu la sola proksima renkonto de Jesuo kun prostituitino. Ni legu el la evangelio.
“Unu el la fariseoj…” Ni ja scias, kio estas la fariseoj. Laŭ la rakonto de Luko, ili estas uloj, kiuj taksas sin, pro siaj meritoj, pro la sankteco de sia vivo, la plej proksimaj al Dio. La signifo de fariseo estas “apartiĝinta”, ulo kiu, per observado de reguloj kaj preskriboj, tenas sin aparte de la aliaj homoj por proksimigi sin al Dio. Do la plej proksima al Dio, kiu poste aspektos la plej malproksima.
…
La pekojn pardonas nur Dio. Sed ĝuste tion renversas Jesuo: tio, kion la religio opinias sakrilegio (nepura virino tuŝis viron: de tiaj inoj oni devis resti almenaŭ du metrojn malproksime), por Jesuo estas esprimo de kredo “Sed Jesuo diris al la virino: „Via kredo savis vin: iru en paco!“. Ne sekvas puno, nek riproĉo, sed beno. Estas skandalo, ke Jesuo ne admonas la virino, kiel Li faros kun la adultulino: ”Iru, kaj de nun ne plu peku” (Joh 8,11).
Pri tiu virino ne plu parolas la evangelioj. La hodiaŭa evangelio finiĝas tiel ĉi: “Kaj post nelonge Jesuo vojiradis tra urboj kaj vilaĝoj, predikante kaj anoncante la ĝojan mesaĝon de la regno de Dio. Estis kun Li la dek du disĉiploj, kaj iuj virinoj.”. Ĉeesto de virinoj kun la disĉiploj estis io tute nekutima en tiu tempo. Oni povas supozi, ke per tiu konkludo Luko aludis, ke ankaŭ la “pekulino” apartenis al tiu grupeto.
Plej amike kaj frate
Marco Menghini
Translate into English

Bojana has particularly liked this photo
- Keyboard shortcuts:
RSS feed- Subscribe to the comment feeds of this photo. - Latest comments
- ipernity © 2007-2019
- Help & Contact
|
ipernity Team blog
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of service | ipernity for Android -
Facebook
Twitter
Sign-in to write a comment.