Marco

Marco

Posted on 06/05/2016


Photo taken on June  5, 2016



Keywords

esperanto
katolikismo
Jesuo
Maggi
Spirito
vangelo
Savanto
kristana
Mesio
Patro
kristanismo
gospel
bibbia
evangelio
katolika
Dio
biblio
Sinjoro
Kristo
Majstro


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

268 visits

La Sankta Spirito instruos vin pri ĉio

La Sankta Spirito instruos vin pri ĉio
La Sankta Spirito instruos vin pri ĉio

www.studibiblici.it/ESPERANTO/Omelie/15052016.pdf


El la evangelio laŭ Johano 14, 15-16.23-26
(Komento de Alberto Maggi, fratulo OSM)

PENTEKOSTO – 15-an de majo 2016


La Pentekosta festo signas la transpason for de la antikva interligo. Fakte, en la tago mem, en kiu la juda komunumo celebris la donon, sur monto Sinajo, de la leĝo al Moseo, ĝuste tiam la komunumon de la kedantoj de Jesuo trafas la agadon de la Spirito: komenciĝas nova rilato kun Dio.
Kun Jesuo, kaj per la agado de tiu Spirito, la kredanto ne plu estas la obeanto al Dio pro respekto de Liaj leĝoj, tiuj transdonitaj al Moseo, sed la homo simila al Dio en la amo. Jen la donaco de la Spirito.



Estas la homo la nura vera sanktejo, el kiu radias kaj manifestiĝas la amo, la kompato, la mizerikordo de la Patro. La Dio de Jesuo ne postulas oferojn, Li mem sin proponas al la homo, deziras esti parto de lia vivo, por plilarĝigi lian amkapablon, kaj igi lin la sola vera sanktejo. Estas grava tiu deklaro de Jesuo. Dio ne estas plu en la templo, loko kien la personoj eniris post difinitaj purigaj ritoj, loko ne alirebla por ĉiuj, ĉar kelkaj sentas sin fortenataj. La celo de la nova templo, konsistanta en personoj, en la komunumo de Jesuo, estos la proksimiĝo al la malproksimuloj, al la rifuzitoj, kiuj ne povis aliri la templon. Estos mem la templo de Dio, kiu iros al ili. Jesuo daŭrigas: ”Kiu min ne amas, tiu ne observas miajn vortojn; kaj la vorto, kiun vi aŭdas, estas ne mia, sed de la Patro, kiu min sendis
La vorto de la Patro enhavas energion kaj krean forton. La akcepto de tiu vorto florigas la vivon en la komunumo. Kaj Jesuo konkludas: ”’Tion mi parolis al vi, dum mi ĉe vi restas.” Ni proksimiĝas al la fino. Baldaŭ Jesuo estos arestita. Antaŭ la fino reaperas la vorto Parakleto: “…Sed la Parakleto, la Sankta Spirito… unuafoje nomita tiel. La Spirito ne nur estas sankta, sed ankaŭ sanktiga: se iu el la mondo de la malbono kaptas ĝin, tiu estas siavice kaptita kaj trenata al la mondo de la bono”, “…kiun la Patro sendos en mia nomo, instruos vin pri ĉio, kaj vin rememorigos pri ĉio, kion mi diris al vi”. Tiu ne estas nova mesaĝo, sed emfazo pri la signifo de la mesaĝo de Jesuo. La agado kaj la ĉeesto de la Sankta Spirito en la kristana komunumo donos al tiu komunumo novan elanon en la kontentigo de novaj bezono de la personoj.


Plej amike kaj frate

Marco Menghini

Comments