Marco

Marco

Posted on 06/05/2016


Photo taken on June  5, 2016



Keywords

esperanto
katolikismo
Jesuo
Maggi
Spirito
vangelo
Savanto
kristana
Mesio
Patro
kristanismo
gospel
bibbia
evangelio
katolika
Dio
biblio
Sinjoro
Kristo
Majstro


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

271 visits

La Sankta Spirito rememorigos al vi ĉion, kion Mi diris al vi

La Sankta Spirito rememorigos al vi ĉion, kion Mi diris al vi
La Sankta Spirito rememorigos al vi ĉion, kion Mi diris al vi

www.studibiblici.it/ESPERANTO/Omelie/01052016.pdf


El la evangelio laŭ Johano 14, 23-29
(Komento de Alberto Maggi, fratulo OSM)

6a PASKA DIMANĈO – la 1-a de majo 2016

En la antaŭa ĉapitro, tri estis la demandoj al Jesuo, de tri disĉiploj; ni ja scias, ke nombro tri montras kompletecon – do ne tri disĉiploj demandis, sed per ili sin esprimis la tuta komunumo. Kaj tiuj tri demandoj estis obĵetoj. Demandis Tomaso: “Sinjoro, kien Vi iras?” (Joh 14, 5). Jesuo respondis, ke estas Li la vojo sekvenda (Joh 14,6). Petis Filipo: “Sinjoro, montru al ni la Patron, kaj al ni tio sufiĉos” (Joh 14, 8). Jesuo respondis: “Kiu vidis Min, vidis ankaŭ la patron” (Joh 14,9), demandis Judaso (ne la Iskarioto, la samnoma disĉiplo): ”Sinjoro, kiel okazis, ke Vi elmontras Vin al ni kaj ne al la mondo?” (Joh 14, 22). Tio, pli ol demando, estis tento: Judaso postulis, ke Jesuo manifestiĝu kiel la atendita mesio.
Kaj jen, en ĉi tiu ĉapitro estas la fina respondo de Jesuo, unu el la elstaraj pintoj de la evangelio de Johano: ĝi estas aserto kiu, se bone komprenita, tute ŝanĝas la rilaton kun Dio, kaj konsekvence kun ĉiuj. Ni ĝin legu.


“’Vi aŭdis, ke Mi diris al vi: Mi foriras, sed Mi revenos al vi. Se vi amus Min, vi devus ĝoji pro tio, ke Mi iras al la Patro, ĉar la Patro estas pli granda ol Mi’”. Li ne zorgas pri Sia suferado, sed pri ilia bono. Kiam Li estos ĉe la Patro Li ne estos pli malproksima de ili, sed pli intima kun ili. “Ĉi tion Mi diris al vi nun, por ke vi kredu, kiam tio okazos.“
En tiu lasta frazo estas kaŝita defio. Jesuo estos kondamnita kiel malbenito de Dio. Do la disĉiploj decidu: Ĉu ili fidu la ĉefpastron aŭ Jesuon? Se ili fidos Jesuon, ili ne povos kredi je la religiaj institucioj, kiuj mortkondamnis la filon de Dio.


Plej amike kaj frate

Marco Menghini

Comments