Marco

Marco

Posted on 06/05/2016


Photo taken on June  5, 2016



Keywords

esperanto
katolikismo
Jesuo
Maggi
Spirito
vangelo
Savanto
kristana
Mesio
Patro
kristanismo
gospel
bibbia
evangelio
katolika
Dio
biblio
Sinjoro
Kristo
Majstro


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

240 visits

Novan ordon Mi donas al vi: ke vi amu unu la alian

Novan ordon Mi donas al vi: ke vi amu unu la alian
Novan ordon Mi donas al vi: ke vi amu unu la alian

www.studibiblici.it/ESPERANTO/Omelie/24042016.pdf


El la evangelio laŭ Johano 13, 31-33a.34-35
(Komento de Alberto Maggi, fratulo OSM)

5a PASKA DIMANĈO – la 24-a de aprilo 2016

En sia 13-a ĉapitro Johano prezentas la lastan vespermanĝon de Jesuo kun siaj disĉiploj. Jesuo ĝis la lasta momento klopodas proponi sian amon ankaŭ al la disĉiplo Lin perfidonta, Judaso. Li proponas la panon, simbolon de Sia vivo, sed Judaso ne manĝas tiun panon, do ne enprenas Jesuon, kaj eliras. Johano diros: “kaj estis nokto” (Joh 13.31).



“…kiel Mi amis vin, ke vi same amu vin reciproke”. Tia estas la amo, kiun Jesuo postulas. La reciproka servo estas kio distingas la kredanton en la komunumo de Jesuo. Kaj tuj sekvas la konfirmo: ”Per tio… do per la amo iĝanta servo “…ĉiuj scios, ke vi estas miaj disĉiploj: se vi havos amon unu al alia.“
Do la deklaro de Jesuo ne lasas dubojn, ne allasas aliajn distingilojn. Do NE insignoj, kostumoj, signoj, devizoj, kiuj intencas evidentigi la rilaton kun la Sinjoro, sed nur amo servanta. Kiam oni elektas tiujn anstataŭaĵojn, eklumu alarmolampeto: la amo servopreta ne estas la vera kutima distingilo de la kristana komunumo.
Do unu sola estas la ordono, ankaŭ tiu anoncita en la prologo: “La vorto fariĝis karno” (Joh 1, 14), kaj tiu vorto esprimigas per unu sola ordono, kaŝanta ĉiujn aliajn.


Plej amike kaj frate

Marco Menghini

Comments