Marco

Marco

Posted on 06/05/2016


Photo taken on June  5, 2016



Keywords

esperanto
katolikismo
Jesuo
Maggi
Spirito
vangelo
Savanto
kristana
Mesio
Patro
kristanismo
gospel
bibbia
evangelio
katolika
Dio
biblio
Sinjoro
Kristo
Majstro


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

240 visits

Al miaj ŝafoj Mi donas vivon eternan

Al miaj ŝafoj Mi donas vivon eternan
Al miaj ŝafoj Mi donas vivon eternan

www.studibiblici.it/ESPERANTO/Omelie/17042016.pdf


El la evangelio laŭ Johano 10, 27-30
(Komento de Alberto Maggi, fratulo OSM)

4a PASKA DIMANĈO – la 17-a de aprilo 2016

Ĉiufoje, kiam Jesuo, la filo de Dio, kaj mem Dio, troviĝas en la templo de Jerusalemo, la loko plej sankta surtere, la loko plej sankta en Jerusalemo, la loko kie, laŭ ĉies opinio, ĉeestas Dio mem, nu, ĉiufoje la situacio estas konflikta. En la hodiaŭa teksto Jesuo troviĝas lastafoje en la templo, en la Jerusalema sanktejo, kaj ĉifoje oni eĉ klopodos Lin ŝtonumi.
Ni vidu, kio okazis. Tiucele ni enmetu ĉi tiujn malmultajn versiklojn en la pli ampleksan kuntekston aluditan de Johano. Ni estas en la mezo de unu el la ĉefaj Izraelaj festoj, la festo de la dediĉo, do de la rekonsekro de la templo, plenumita de Judaso Makabeo en la jaro 165 a. K.
En tiu okazo oni lumigis egan kandelabron, kaj tial la solenon oni nomis lumofesto. Evidente estas konflikto inter tiu lumofesto kaj Jesuo, Sin prezentanta kiel la lumon de la mondo.



Jesuo ne estas sendito de Dio, nek profeto, sed la manifestiĝo videbla kaj surtera de tio, kio estas Dio.
Jen kial Jesuo diras “Mi kaj la Patro estas unu”. Post tiu frazo leviĝas pelmelo. Johano skribos, ke la estroj prenos ŝtonojn por Lin ŝtonumi, kaj asertos: “Ne pro bona faro ni volas ŝtonmortigi vin, sed pro blasfemo, kaj ĉar vi, estante homo, pretendas esti Dio” (Joh, 10, 33).
Do la projekto de Dio por la homaro, ke ĉiu homo iĝu Lia filo, kaj spertu vivon Dian, laŭ la religiaj estroj, kiuj devis konigi tiu projekton al la mondo, estas blasfemo puninda per morto.


Plej amike kaj frate

Marco Menghini

Comments