Marco

Marco

Posted on 04/02/2016


Photo taken on April  2, 2016



Keywords

esperanto
Jesuo
Maggi
Spirito
vangelo
Savanto
kristana
Mesio
resurekto
katolikismo
Patro
kristanismo
gospel
bibbia
evangelio
katolika
Dio
biblio
Sinjoro
Kristo
Majstro


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

296 visits

Jesuo aperis, dum la pordoj estis fermitaj

Jesuo aperis, dum la pordoj estis fermitaj
Jesuo aperis, dum la pordoj estis fermitaj

www.studibiblici.it/ESPERANTO/Omelie/03042016.pdf


El la evangelio laŭ Johano 20, 19-31
(Komento de Alberto Maggi, fratulo OSM)

2° Paska Dimanĉo – 3-a de aprilo 2016


Oni ne povas kredi, ke Jesuo resurektis, ĉar estas tombo malplena, sed ĉar oni renkontas Lin vivan, vivantan kaj vivigantan, en onia ekzisto kaj en onia sperto.
Tion asertas Johano en ĉi tiu teksto. Li skribas: ”Kiam vesperis en tiu unua tago de la semajno,…” Tio resendas al la unua tago de la kreado (Gen 1, 5). Ekde la resurekto de Jesuo komenciĝas nova kreo, ne spertonta finon kaj morton, sed vivonta plue.



Jesuo proklamas beataj tiujn, kiuj kredas ne vidinte. Al tiuj postulantaj signon por vidi kaj kredi, Jesuo proponas: “Ne; unue kredu vi, kaj tiel vi iĝas signo, kian aliaj povas rimarki”!
Kaj Johano konkludas tiel: “Jesuo faris multajn aliajn miraklajn signojn antaŭ siaj disĉiploj, kiuj ne estis skribitaj”. Tio aspektas kiel invito al verkado: skribu vian libron, verku vian evangelion; ni transdonas kion ni spertis, vi ĝin ensorbu, kaj ĝi estos via evangelio. Tion oni kutimis en la kristanaj komunumoj almenaŭ ĝis la 4-a jarcento.
Sed ĉi tiuj estis skribitaj, por ke vi kredu, ke Jesuo estas la Mesio kaj la Filo de Dio. Se vi kredas je Li, pere de Li vi havos vivon”. La kredo je Jesuo donacas vivon tian, ke ĝi superas la morton. Laŭ Johano la “vivo” estas la eterna vivo. Kaj la eterneco ne estas ĉiameco, sed nedetrueblo. Akcepti Jesuon en sia ekzisto signifas, ke tiu ekzisto plene realiĝas.

Comments