Marco

Marco

Posted on 03/27/2016


Photo taken on March 27, 2016



Keywords

esperanto
Patro
katolikismo
Jesuo
Maggi
Spirito
vangelo
Savanto
kristana
Mesio
resurekto
kristanismo
Kristo
Sinjoro
gospel
tombo
bibbia
vivi
evangelio
vivo
katolika
Dio
Pasko
biblio
Majstro


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

331 visits

Kial vi serĉas la Vivanton inter la mortintoj?

Kial vi serĉas la Vivanton inter la mortintoj?
Kial vi serĉas la Vivanton
inter la mortintoj?

www.studibiblici.it/ESPERANTO/Omelie/27032016.pdf


El la evangelio laŭ Luko 24, 1-12
(Komento de Alberto Maggi, fratulo OSM)

Paska Dimanĉo – 27-a de marto 2016


En ĉi tiu ĉapitro Luko priskribas la resurekton de Jesuo, kaj kiel tio influis la kredon de la disĉiploj, kaj kiel malfacile ili tion komprenis. La lasta frazo en la antaŭa ĉapitro estis “Kaj sabate ili ripozis laŭ la ordono”. La virinoj estis irintaj al la tombo por vidi, kie Jesuo estis sepultita, sed ili ne Lin ŝmiris per aromaĵoj nek balzamis, ĉar estis jam sabate. Kaj sabate oni ne rajtas fari iun ajn laboron.
Luko raportas, ke la komunumo malfacile forlasas la antikvajn regulojn, kaj ankoraŭ respektas la regulon de la sabato, ne alprenante la novon alportitan de Jesuo. La obeo al la leĝo baras la vojon al la sperto pri Jesuo resurektinta. Kaj Luko tiel komencas la novan ĉapitron: “la unuan tagon de la semajno,…”. Kiel en la kreado de la mondo. Ĉi tiu estas kreo nova, post kiu la vivo de la homo kapablos venki la morton.


… la anonco pri la resurekto estis farita al nefidindulinoj. “Sed Petro leviĝis kaj kuris al la tombo, …” do Petro ne volis kompreni la anoncon”… kaj kliniĝinte, vidis la tolaĵojn solajn, kaj li foriris, mirante en si pri tio, kio okazis.”. Kredi la resurekton oni ne povas nur rigardante tolaĵojn, sed renkontante vivanton. Tio okazos en la posta epizodo, ĉe Emauso, kiam Jesuo dispecigos la panon (Lk 24, 30). Kiam oni dispecigas sian vivon por la aliaj, oni povas ekkonscii pri la resurekto.


Plej amike kaj frate

Marco Menghini

Edith Jaffré has particularly liked this photo


Comments